Esperanta Civito

Lingvotesta sesio en Katalunio dum NAKSE


Dum la lasta somero Kultura Centro Esperantista organizis lingvotestan sesion en Ĉaŭdefono, laŭ LTSEC, la sola kiu aplikas al esperanto ĉiujn ses nivelojn de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco. Diplomiĝis c-ino Cristina Stefani (nivelo intera, aŭ B1) kaj prof. Igor Rapp Arraras (nivelo kapableca, aŭ B2). La ekzamenoj okazis reale: la Esperanta Civito ne agnoskas telematikan testadon.

Plia sesio estos ebla en Rozoj, dum la dua NaturAmika KulturSemajno en Esperanto, komence de oktobro 2023: oportuna por C-grada testado, ne nur por B kaj A. Se la kandidato akiris diplomon antaŭ ol 2007 ĉe instituto agnoskita laŭ direktivo Muehlmann, li rajtas peti la ekvivalentan laŭ LTSEC. Neniu diplomo post 2006 estas konsiderebla. Nur LTSEC-diplomoj utilas por konkursoj kadre de la Esperanta Civito.

Post pli ol dekkvinjara spertaro probable la direktivo estos iom amendita de la Forumo (la asembleo de la paktintaj establoj); sed ĝis nun neniu forumano liveris proponon.

[HeKo 820 3-B, 5 sep 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0457 s s 
  Total: 0.0610 s s