Esperanta Civito

Rauma taktiko pri multlingvismo


Jam de kelkaj jaroj progresas en la malnova Esperantio la tendenco defendi multlingvismon en internaciaj institucioj. En tiu defendo esperanto ne estas menciata, tiel ke Ivo Lapenna plendus (se li vivus) ke UEA riskas proponi la lingvan problemon mem kiel solvon de la internacia lingva problemo. Lastatempe ankaŭ raŭmistoj okupiĝas pri la temo, sed kun alia taktiko.

Dum la ĵusa KCE-staĝo pri tradukado de internaciaj kaj diplomatiaj dokumentoj la partoprenantoj okupiĝis pri manifesto favore al multlingvismo en la supera akademia klerigado. La manifeston peris instanco proksima al Konsilio de Eŭropo, kun kiu Kultura Centro Esperantista rilatadas, sed la ĉefa motivo pri tiu intereso estis alia: ĝin oni tradukis jam al multaj lingvoj, inkluzive de tre minoritataj. En tiu kazo la ĉeesto de esperanto akiras specifan valoron, en la koncerna retejo.

Krome Naturfreunde Internationale el Vieno peris al Esperanta Naturamikaro manifeston de European Environmental Bureau el Bruselo, pledante por ĝia subskribo. Rezultis ke la dokumento ne ekzistas en alia lingvo ol la angla. La esperanta delegito ĉe la NFI-Asembleo respondis al Vieno ke li ne subskribas nur unulingvan dokumenton, des pli ke ĝi venas el Bruselo en lingvo kiu ne rajtas esti oficiala en EU.

Nun la Vickonsulo de la Esperanta Civito intencas proponi al la Kapitulo cirkuleri al parlamentanoj kaj stabanoj ne subskribi dokumenton nur unulingvan, kaj traduki la subskribitan al esperanto por la Kapitulo, se inter la lingvoj ne situas la franca. Ĉar tio jam kongruas kun la art. 6, par. 2 de la Konstitucio, ne necesas nova aparta normo. Escepto povas koncerni nur unulingvajn tegmentajn organizojn kies membro estas la paktinta establo (ekzemple KCE en ALTE).

[HeKo 820 5-C, 7 sep 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0398 s s 
  Total: 0.0545 s s