Esperanta Civito

Ĉu AKSO restos nabo sen spokoj?


"Ni sufiĉe multe antaŭenigis la diskuton pri AKSO, kaj kun la persisto de la nova Estraro, ni espereble atingos definitivan, reciproke interkonsenteblan solvon kun UEA, tamen des pli akcepteblan por TEJO, kiu fidele prilaboris la projekton dum pluraj jaroj" deklaris Albert S. Garrido en sia prezidinta mesaĝo, kie li dankas al ĉiuj oficistoj sed ne mencias unu: la salajratan programiston de la grandioza retejo, Mia Nordentoft.

Siaflanke la honora UEA-prezidanto Renato Corsetti urĝis la decidon pri daŭrigo aŭ rezigno je la disipe kosta projekto. La decido estis atendata por la lasta tago de aŭgusto, sed la financa komisiono de la Universala prenis por si dek pliajn tagojn.

Eventuala rezigno (rekomendinda laŭ pluraj en la Komitato kaj Estraro de la Asocio) lasus la Junularan kun bruligitaj fingroj, se la Universala rifuzus pagi lastan, grandan fakturon. Ne nur finance, sed precipe morale: TEJO perdus la ĉefan klienton de la projekto, kiu startis ĉe la UEA de Mark Fettes kaj kapitulacus post jardeko ĉe la TEJO de Tyron Surmon (ne nur prezidanto, sed eĉ la ĉefa sensalajra respondeculo super la salajrata Nordentoft).

Kontraŭ AKSO kaj TEJO milde sin esprimis skandalisma nordeŭropa retgazeto. "...ni espereble atingos definitivan, reciproke interkonsenteblan solvon kun UEA, tamen des pli akcepteblan por TEJO, kiu fidele prilaboris la projekton dum pluraj jaroj" deklaris prezidinto Albert S. Garrido.

[HeKo 820 6-B, 8 sep 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0157 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0437 s s 
  Total: 0.0594 s s