Esperanta Civito

La jugoslava paradigmo ripetata en orienta Eŭropo


La milito en Ukrajno baldaŭ atingos la sescentan tagon. Ankaŭ per sia daŭro ĝi similiĝas al tio kion Eŭropo spertis en iama Jugoslavio. La strategio de la rusa Putin plejparte ripetas tiun de la serba Miloseviĉ: la "granda Rusio" elvokas la fantomon de la "granda Serbio". La reakiro de (parte) ruslingvaj teritorioj fare de Moskvo memorigas la ekspansion de Belgrado en Kroatio, Bosnio, Kosovo. Difini nun ĉiujn ukrainojn nazioj analogas difini tiam ĉiujn kroatojn ustaŝoj.

Diferencoj estas: en la malfruo aŭ malrapido de la nuna operaco; en la delonge akirita sendependeco de Ukrajno, kompare kun Slovenio kaj Kroatio en 1991/92; en la pozicio de Eŭropa Unio, specife de Germanio, kiu estis la malplej hezitema tiam, inverse al la nuna tempo; en la pozicio de UN kaj Usono, kompare kun Bosnio; kaj evidente en la pezo de nuklea potenco sur la ŝaktabulo.

Se historio ripetiĝas, la tribunalo en Hago atribuos dikan dosieron al Putin, same kiel ĝi faris kun Miloseviĉ; aliflanke la rusaj popolamasoj naciisme subtenos la rusan prezidenton, kiel kondutis la serbaj kun Miloseviĉ; kaj la mercenariaj trupoj aŭ milicoj ambaŭflanke krimos, kiel okazis en la iama Jugoslavio. La konstato ke unuj (serboj tiam, rusoj nun) klare komencis, dum aliaj nur sekvas, restos pure historia fakto.

La krizo en la balkana areo atingis la rektan intervenon de NATO en 1999. Tia rekta interveno en Ukrajno tamen estas opcio ege pli riska hodiaŭ. Certe la incendio ekspansios kiam temos pri novaj "liberigoj" de rusaj minoritatoj en la baltaj respublikoj, kaj la dorno de Kaliningrado; sed tiam ĝi riskus perdi estingeblon. Ni esperu ke la jugoslava paradigmo ne komplete aplikiĝos en la teritorioj de iama Sovetunio.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 820 8-E, 10 sep 23]

C-ano Marek Bamberski komentarias: La aŭtoro komparas du landojn kaj du naciojn -- la ukrainan kaj la kroatan, tamen ne apogas siajn tezojn sur iuj ajn faktoj kaj nombroj. En Kroatio nazioj (ustaŝoj) havis sian nacian "heroon" gvidanton (poglavnik) Ante Paveliĉ, siajn salutojn, kantojn kaj flagon, tamen nuntempe ili estas leĝe malpermesitaj en Kroatio. Vi ne trovos en Kroatio straton omaĝe al la nomo de Ante Paveliĉ aŭ monumenton de tiu militkrimulo. Infanoj en kroataj lernejoj ne estas edukataj en gloro por li nek por ustaŝoj. Male en Ukrajno. La ĉefo de ukrainaj nazioj dum la dua mondmilito, Stepan Bandera, estas nuntempe la nacia "heroo" de la tuta ukraina nacio kaj ŝtato. Ukrainaj lernantoj estas edukataj en kulto por tiu murdisto, en ukrainaj urboj kaj urbetoj estas stratoj de Bandera, monumentoj de Bandera, parkoj de Bandera ktp. Ukrajno kiel la ŝtato kreskis el nazia grundo. Ili ne havas alian. Tio estas ĉefa afero kiun la aŭtoro ne komprenas...

C-ano Giorgio Silfer respondas: La artikolo ne dementas la krimojn de ustaŝoj kaj analogaj faŝistoj. Simple ne akceptas ke ĉiuj kroatoj estu nomataj ustaŝoj, kiel faris serbaj ekstremistoj en 1992, aŭ ke ĉiuj etnaj ukrainoj estu nomataj nazioj, kiel faras la rusa prezidento.

C-ano Marek Bamberski komentarias: "Se mi estos deportita [el Latvio], mi ne havos lokon por vivi. Mi vivis ĉi tie [en Latvio] dum 40 jaroj" - diris Valentina Sevastjanova, 70-jaraĝa, eks-instruistino de la angla lingvo... Alia persono delonge vivanta en Latvio diras: "Mi prenis la rusan pasporton en 2011 por facile viziti miajn malsanajn gepatrojn en Belorusio..." Pri kio temas? La naciista latva registaro kaptis la okazon, la milito en Ukrainio estas nur preteksto por venĝo, ili intencas fari lingvan kaj etnan purigadon. Ruslingvanoj kiuj vivas en Latvio jam de jardekoj kaj ne posedas latvan pasporton devos trapasi ekzamenon de la latva lingvo. Se ne sukcesos ili estos forpelitaj tiel kiel judoj estis forpelitaj el la Okcidenta Eŭropo en la 13a jarcento... En HeKo 820 8-E klare videblas ke la Esperanta Civito direktas sin laŭ duoblaj standardoj kaj subtenas tiun lingvan kaj etnan purigadon.

C-ano Giorgio Silfer respondas: Simile al tiuj rusoj en Latvio parolis serboj en Vukovar. Tiaj diskriminacioj estas denuncindaj, sed ili ne pravigas la agreson de serbaj milicoj kaj rusiaj mercenarioj.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0168 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0793 s s 
  Total: 0.0961 s s