Esperanta Civito

Disidento kontraŭ la linio de la Senato pri Ukrajno


Ne mankas disidento kontraŭ la rezolucioj pri Ukrajno aprobitaj unuanime de la Senato de la Esperanta Civito, kaj kontraŭ la konsekvencaj informoj en la Civita organo. C-ano Marek Bamberski, kandidato por la Ruĝa Listo en 2011, edukita en la pola lingvo, komentarias:

"Se vi flue konus la rusan lingvon vi eble povus skribi objektive pri Rusio. Vi ne konas kaj skribas malveraĵojn. Mi jam delonge rimarkis ĉe vi bone kaŝitan malaprecon rilate al slavoj. Se vi konus la usonan lingvon vi scius kion la judo Max Blumenthal diras pri alia judo Volodimir Zelenski, kaj pri la homoj kiuj staras malantaŭ Zelenski kaj puŝas la reĝimon en Kievo al la milito. Vi scius kial Zelenski diris ke lia reĝimo ne deziras konstrui la kantonan strukturon kiel en Svislando, anstataŭ tio li deziras konstrui "Grandan Israelon".

Krome Bamberski asertas: "Ne nur Blumenthal sed homoj kiel Noam Chomsky, Norman Finkelstein, Naomi Klein, Seymour Hersh parolas la veron pri la milito en Ukrainio kaj samtempe savas parton de la honoro de juda popolo, dume kiam la cetero blinde falis en zionismon. Valoras ankaŭ mencii prof. John Mearsheimer kiu tamen estas gojo kiel mi. Laŭ mia opinio la Esperanta Civito servas al tiuj, de kiuj ricevas monon el Bruselo kaj Strasburgo. Kontraŭ mono de viaj 'kuratoroj' vi vendis vin. Vi propagandas ideojn kiuj ne nur ne plaĉas al mi, sed antaŭ ĉio la ideojn kiujn mi kontraŭas -- feminismo, framasonismo k.a."

Rimarko de la redakcio: la Civito neniam petis monon de Eŭropa Unio (tion faras UEA kaj TEJO). La Konsilio de Eŭropo (kiu eksigis dufoje Rusion, laste en marto 2022) komisiis unu el la paktintaj establoj (KCE) pri ellaborado de projekto por la Konsilio mem, kadre de lingvaj rajtoj. Do ankaŭ ĉi tie ne estis mono petita por la Civito, sed rekompenco pro plenumita laboro. Krome ni ĝojas ke Feminisma Esperanta Movado aliĝis al la Pakto en 2004 kaj kontribuis al la eldonado de la valora revuo "Femina".

Aldonas c-ano Bamberski: "La lasta evento en la kanada parlamento nur konfirmis miajn vortojn. Du kokainaj demokratoj Zelenski kaj Trudeau aplaŭdis 98-jaraĝan Jurij Hunko kiu dum la dua mondmilito murdis judojn, polojn, rusojn ktp. La ukraina "demokratio" ne havas aliajn heroojn. Blindaj devotuloj en la okcidento kiel papagoj aplaŭdas ankaŭ. Tio estas la bildo de via mondo kiel profunde dronis en la maro de hipokriteco... Kaj Eŭropa Unio vivas simile en mensogoj."

[HeKo 821 7-E, 28 sep 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0212 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0633 s s