Esperanta Civito

Inaŭgurita la dua NaturAmika KulturSemajno


La kulturskabenino de Rozoj inaŭguris ĉi-matene, en municipa infrastrukturo, la duan NaturAmikan KulturSemajnon en Esperanto, kiun partoprenas prelegantoj, artistoj kaj publiko el Hispanio, Francio, Britio, Svislando, Italio, Germanio, Litovio, Latvio. Dum la inaŭguro ĉiuj aktivuloj koncize enkondukis siajn programerojn.

La Vickonsulo de la Esperanta Civito paroladis pri la origino de la naturamika movado kaj ĝia rolo de alternativa kaj daŭrebla turismo. Li emfazis ke per turismo la eŭropa civilizo kapablis produkti tre utilan fenomenon, kiu mem produktis grandan riĉecon: Eŭropo produktiva por kaj en Eŭropo mem. Ne hazarde tri kvaronoj de la monda turismo trafas Eŭropon, kaj el la kvarono turnita al aliaj kontinentoj duonon motivas religiaj pilgrimadoj.

Startinte el la bezono "liberigi la montaron" (en la Aŭstrio de 1895 la montoj plejparte estis privata proprieto de la imperiestro), la naturamika movado evoluis al ekologiismo, al daŭrebla kaj subtenebla turismo. Iberio ege malfruis en ĉi tiu kultura kunteksto, kvankam turismo estas ekonomia motoro ĝuste en la mediteranea Hispanio: Esperanta Naturamikaro, fondita en Andaluzio 2010, kaj ŝtopas tiun breĉon kaj restarigas la partoprenon de la esperantistaro en Naturfreunde Internationale, revene al epoko kiam la esperanta popolo ludis en ĝi rolon.

La naturamikoj estis faka asocio de SAT; post sinmortigo en 2008, la resurektinta establo aliĝis al la Pakto por la Esperanta Civito, kie ĝi progresas, ankaŭ danke al la naturamika Esperanto-Domo en Malago. La inaŭguron prezidis Juan Garcia del Rio, prezidanto de ENa; NAKSE estas organizita de specifa teamo, La Formiketoj, parte kataluna kaj parte andaluza.

[HeKo 821 8-B, 2 okt 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0168 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0410 s s 
  Total: 0.0579 s s