Esperanta Civito

IEM kaj CDELI en la fokuso de seminario


La lasta tago de la dua NAKSE en Rozoj estis dediĉita al seminario pri bibliotekoj kaj arkivoj, sub la gvido de Bernhard Tuider, teamestro de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, kaj de Ruben Fernandez, kiu ĵus liveris diplomdisertaĵon pri Centre de Documentation et Etude sur la Langue Internationale en Ĉaŭdefono. Partoprenis ankaŭ personoj kun arkivista kaj bibliotekista spertoj, sed ne s-ro Tuider, kiu restis en Aŭstrio pro subita malvarmumo.

Tamen oni parolis longe pri la Aŭstria Nacia Biblioteko, esplorante ĝian retejon, kaj komparante ĝian katalogan strukturon al tiu de la Ŝtata Arkivo. Rezultis ke, kiel tre ofte en biblioteko akceptinta arkivan dimension, ĉi-lasta ne estas flegata tiel sisteme kiel en efektiva arkivo. Specifa problemo por esploristo ŝajnas la lingvo: sen posedo de la germana ne eblas plene orientiĝi, evidente ankaŭ pri esperantaĵoj.

En Vieno ekzistas du realaĵoj, aparte viziteblaj (kontraŭ pago): la esperanto-muzeo kaj la biblioteko pri planlingvoj, kie situas la arkivaj akiraĵoj; rimarkinde, la retpaĝo ne mencias ankoraŭ la historian arkivon de UEA. Studinte ĉi-lastan kazon, la preleganto malkovris ke necesas statutmodifo, por ke UEA likvidu bibliotekon Hodler kaj la aneksitan arkivon, sed neniu en la Asocio zorgis pri tiu grava detalo.

Ankaŭ la kontrakto inter la Urba Biblioteko kaj CDELI ne estas plene respektata, de post la fino de la antaŭa jarcento, kiam la katalogado suferis paŭzon pro nova sistemo. CDELI fariĝis kvazaŭ fremda korpo en la biblioteko, kaj tiun impreson de "gettiĝo" donas ĝia alirebleco; samtempe en ĝia laborsaloneto oni sentas hejmecon, tute ne arkivecon.

Laŭ c-ano Fernandez la integriĝo de CDELI en la komuna kataloga sistemo estis malhelpo pli ol helpo: multe pli konvenus organizi propran katalogon, kiel faris la arkivo de la Speleologia Societo kaj tiu de Internacia Civila Servo, samloke.

[HeKo 822 4-B, 7 okt 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0446 s s 
  Total: 0.0598 s s