Esperanta Civito

"Jus sermonis" aplikenda al landnomoj


La landnoma sistemo kreita de Zamenhof en 1887, kongrue al la mondodivido diplomatie fiksita en la konferenco de Berlino tuj antaŭ la Unua Libro (dua koloniisma epoko), aplikas jen "jus sanguinis" jen "jus loci". La unua juro karakterizas Eŭropon kaj grandparte Azion (plus iomete Afrikon), la dua la ceterajn kontinentojn (kaj preskaŭ la tutan Afrikon).

Tiu zamenhofa sistemo evoluis jen per etaj internaj modifoj (nederlando/Nederlandujo iĝis Nederlando/nederlandano, blankruso/malgrandruso iĝis beloruso/ukraino, ktp) jen per la enkonduko de alispeca finaĵo ol -UJ- (-lando, -I-), sed esence restis fidela al la jura dualismo, kiu efektive karakterizas la diversajn kontinentojn: principe, oni estas germano ĉar ido de almenaŭ unu germana koncipinto, oni estas usonano ĉar naskita en Usono (eĉ ne eblas prezidentiĝi, se ne naskita en Usono: vidu la polemikon pri Barack Obama).

Tial aŭstro en Aŭstrio, sed aŭstraliano en Aŭstralio. Rimarkinde: la sufikso -I- estis enkondukita en 1909 de Universala Esperanto-Asocio (fare de Hector Hodler) kaj akceptita de la Lingva Komitato per la raporto Privat en 1922 (kvankam neniam oficialigita aldone al la Fundamento). Preskaŭ samtempe Sennacieca Asocio Tutmonda ĝeneraligis tiun vokalon kiel parton de la radiko, konforme al anarkiisma principo: tial SAT-anoj ne distingas inter francoj kaj Francianoj, nome ili ne distingas inter etnaj francoj kaj ajna enmigrinto tie loĝanta, eĉ senpaperulo (kongrue al sennaciismo kaj mondcivitismo, sed ne al mondfederismo).

La raŭmisman revolucion karakterizas la enkonduko de "jus sermonis", nome la prioritato de la eduka lingvo super la genta deveno. Tion atestas la legitimiloj de la Esperanta Civito, kie oni indikas tri elementojn: la garantion (kiu establo peris la civitaniĝon, aŭ ĉu estis parenco), la ŝtatanecon (la nomo en la legitimilo devas identi al tiu en la pasporto, en latina alfabeto) kaj la ĉefa(j)n eduklingvo(j)n (povus enesti ankaŭ esperanto, se denaskulo). Rimarkinde, la ĉefa eduklingvo plej ofte koincidas kun denaska, sed ne ĉiam.

Kiel apliki "jus sermonis", krom la legitimilo? Unue respondante al la demando "De kiu lando vi venas?" per "Mi ĵus venis de..." tiel ke la demandinto lernu la ĝustan prepozicion ("el"). Due, je ties insisto, respondante ne per landonomo sed: "Mi estas edukita en la hispana" aŭ "Mi estas edukita en la runda kaj la franca". La tria paŝo: "Mi estas Esperantiano edukita en ...". Kongrue al tiu formulo, en niaj publikaĵoj oni preferas la sufikson -I- al -UJ- (sed nur kiel surogaton de -UJ-, ne ankaŭ de -EC-, kiel bedaŭrinde indikas PIV en la Duka eldono, kontraste al la Gastona).

En UEA/TEJO oni aplikas la Uneskisman internaciecon, en SAT la sennaciecon, en la Esperanta Civito la transnaciecon. Se niaj stabanoj pioniras konforme al ĉi-lasta, iom post iom "jus sermonis" trovos aplikon en la landnoma sistemo, respektante ankoraŭ la Fundamenton: grava estas la lingva super la etna prioritato. Tiel oni superas etnajn kaj religiajn emfazojn, same kiel aŭtoktonajn kaj enmigrajn. Oni ankaŭ evitas idiomajn monstrojn, ekz. azerbajĝananinon, per pli simpla esprimo: "Mi estas Ĥadiĝa, edukita en la azera lingvo".

(Giorgio Silfer, Vickonsulo)

[HeKo 822 5-C, 8 okt 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0585 s s