Esperanta Civito

Naturamikaro Internacia asembleis en Aŭstrio


Danke al sia transnacieco ĉi-semajnfine Esperanta Naturamikaro povis partopreni en la internacia Asembleo de NFI en Stirio, pere de sia delegito Klaus Perko, dum la alia delegito estis blokita en Barcelono pro subita veturpaneo.

"La etoso dum la kunveno estis tre amikeca, kaj ĉiuj proponoj (inkluzive de la elekto de funkciuloj) estis akceptitaj unuanime aŭ kun tre granda plimulto" raportas nia delegito. "Escepto estis nur la proponita rezolucio pri la paco".

"Post prezentado de la germana propono 'Ne al la logiko de la milito', kaj la modifpropono de tri membro-federacioj, kaj diskutado pri ili, oni finfine decidis per granda plimulto ne voĉdoni pri elekto inter la du, sed prokrasti la aferon. La estraro ricevis la mandaton, organizi pli larĝan pritrakton kaj diskutadon inter la membroj, por atingi laŭeble larĝan, eĉ unuaniman interkonsenton, por tiel doni pli altan gravecon al la voĉo de la tuta naturamikaro antaŭ la publiko".

La amendo al la germana rezolucio venis el Aŭstrio, Finnlando kaj Nederlando. La rezolucipropono estis pli engaĝita politike, kaj la kontrasto spegulas la kutiman diferencon de perspektivoj inter la du ĉefaj germanlingvaj federacioj.

[HeKo 822 6-B, 9 okt 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0442 s s 
  Total: 0.0573 s s