Esperanta Civito

La Kapitulo kunsidis en Rozoj


La Kapitulo de la Esperanta Civito kunsidis fizike en Rozoj 2-3 oktobro 2023, sub la prezido de la Vickonsulo, Giorgio Silfer. Senkulpiĝis la Konsulo, daŭre konvaleska. Alestis la Blanka grupestrino, invitita.

La Kapitulo estis informita pri la vidpunkto ricevita el niaj afrikaj geparlamentanoj rilate la puĉojn en Afriko kaj la kreskanta malamo al Francio. Ili aŭ evitas alpreni starpunkton aŭ apogas la puĉistojn: certe la postkoloniismo agonias, sed kio poste?

Pri multlingveco en internaciaj institucioj la Kapitulo aprobis la rekomendon ne subskribi dokumenton nur unulingvan, kaj traduki la subskribitan al esperanto por la Kapitulo, se inter la lingvoj ne situas la franca. Tio jam kongruas kun la art. 6, par. 2 de la Konstitucio.

La Vickonsulo komunikis la proponon al la Fonduma Konsilio rilate projekton de gastodomo en Svislando. Li raportis pri novaj stabanoj kaj la stato de la nemoveblaĵoj kies fleganto estas Pro Esperanto. Vickonsulino sen. Lorena Bellotti informis pri la aktiveco ĉe la Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo kaj la rilatoj kun Konsilio de Eŭropo.

La Kapitulo, laŭ peto de la paktinto "Heroldo de Esperanto", registris kiel "persona non grata" amatoran publiciston kaj blogiston; la nomo estos diskonigita je oportuna okazo. La sekva kunsido estas kunvokita por 18 oktobro 2023, ĉi-foje nur telematike.

[HeKo 822 9-C, 12 okt 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0768 s s 
  Total: 0.0912 s s