Esperanta Civito

La grandioza retejo ne aprobita (= malaprobota?)


La estraro de la Universala, kiun la ĵusa kongreso en Torino premis al decido ene de malpli ol monato, prokrastadas la aprobon de AKSO, la grandioza retejo kiu kostis jam centmilon da eŭroj, plejparte pro salajro al unu persono.

Manko de aprobo ne estas jam definitiva malaprobo, sed la prognozo ne favoras. Simple la ideo pri tia retejo apartenas al strategio (ellaborita de Humphrey Tonkin kaj transprenita de Mark Fettes) kiu ne plu aktualas. Vidu en "Lingvo kaj Popolo" 2006, p. 102-103.

Tiu strategio ekas per la opinio ke "la Centra Oficejo, ne la Estraro, devas esti la ĉefa motoro kaj gvidanto de la Asocio", ke "por fari nin pli kredindaj per pli efika laboro necesas, ekzemple, fizike renovigi la Centran Oficejon", ke "ni devus kapti la okazon de la renovigo por renovigi ankaŭ niajn labormetodojn, se ni refarus la domon tiel ke ĝi taŭgu por plenumi pliajn (aŭ aliajn) servojn." Sed pri kiuj servoj temus?

Prof. d-ro Tonkin skribis: "Unue, servojn por la landaj asocioj, ekzemple administrajn, per centrigita membroregistra sistemo, centrita kotizosistemo, ankaŭ diversaj centritaj metodoj por distribui aktualajn informojn." Tio estas la kerna ideo de AKSO!

La grandioza retejo estas do nur segmento de strategio kiu vidas en la Centra Oficejo tion, kion inspiris la Asocia superegoo, sed kio neniam estos, simple ĉar la CO ne plu ekzistas: ĝi estas likvidita. Kaj kun ĝi malaperis plia segmento de la Tonkina strategio, nome "transformi la CO al eduka centro por UEA".

La prokrastadon motivas la deziro eviti kolizion kun la Junulara, lasta prizorganto de la projekto AKSO. Sed la negativa decido ŝajnas neevitebla, por kongrui kun la nova Asocia realo.

[HeKo 823 1-A, 12 okt 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0761 s s 
  Total: 0.0895 s s