Esperanta Civito

La interplektitaj frontoj en Eŭropa Unio


La rezulto de la baloto por la Parlamento de Slovakio konfirmas la dividon de Eŭropo en du frontoj diverĝe orientitaj kaj politike kaj more. Unuflanke situas la Uniemaj, aliflanke la EU-skeptikaj suverenemuloj. La unuaj subtenas la militan engaĝon favore al Ukrajno, inkluzive de embargo kontraŭ Rusio; la duaj bremsas pri tiu engaĝo kaj kontraŭas la embargon. Teorie la unuaj estas pli fidelaj al NATO, sed ĝuste la duaj pli pledas por NATO-defendo kontraŭ la rusa najbaro (Pollando unuavice). Inter NATO-landoj ekster Eŭropa Unio, Britio aliĝas kun Usono al la unua fronto, dum Turkio ambiguas.

La diverĝo koncernas ankaŭ la sociajn morojn: la dua fronto, kiu inkluzivas Hungarion, spitas enmigrantojn (fakte rifuĝantojn kaj ĉiajn mislokitojn, inkluzive de ciganoj), malŝatas feminismon kaj emas persekuti uranistojn (speciale malbona la jura situacio en Slovakio). La unua fronto evidente situas sur alia flanko.

Geopolitike la unua fronto kondamnas la aŭtrokratiojn en Rusio kaj Irano, dum la dua (precipe pro la sociaj moroj) neŭtralas aŭ eĉ proksimas al tiuj aŭtokratioj. Laŭ politika geometrio, la unuaj situus maldekstre, la duaj dekstre; sed la situacio estas tre plektita, ĉar la dekstruloj akuzas pri faŝismo la ukrainojn, dum parto de la maldekstruloj taksas la israelan demokration "murda ŝtato" kaj solidaras kun Al Hamas.

Rilate Esperantion estas interese scii ke la produktejoj de la pretervivantaj servoj en la krizanta UEA situas en Moskvo (la informa organo) kaj en Bratislavo (kongresa organizado kaj baldaŭ libroservo). UEA mem havas pekinisman sintenon pri la interslava milito; eble atendas koni la vidpunkton de Popola Ĉinio pri la interŝemida milito, por esprimi la sian (sed UEA-estrarano estas israelano...).

[HeKo 823 2-E, 13 okt 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0418 s s 
  Total: 0.0556 s s