Esperanta Civito

La polaj suverenistoj malvenkas pro la virinoj


La antifeminisma politiko de la pola registaro, prezidata de Jaroslav Kaczynski, mobilizis virinojn baloti kaj kontribuis al la malvenko de la dekstrema kaj suverenisma partio reganta la landon jam dum ok jaroj. "Leĝo kaj Justeco" (PiS) restas la unua partio, sed perdis multajn voĉojn kaj tre malprobable sukcesos formi ankoraŭ novan registaron, certe ne unukoloran.

Kontraŭe la opozicio kreskis ĉie: per la moderuloj de la eŭropisma "Civita Platformo" (Ko), gvidata de Donald Tusk; per liaj aliancanoj "Lewica" (maldekstremaj); per la centristoj de "Tria Vojo". Se ili akordiĝus, ili formus koalicion kiu metus la finan punkton al la ĝishieraŭa majoritato.

Malkontentiga estas ankaŭ la rezulto de "Konfederacja", kies ideojn kontraŭ Eŭropa Unio, favore al Rusio kaj rigore anticionismajn vi trovis jam ĉe c-ano Marek Bamberski, en HeKo 821 7-E: HeKo estas tribuno de demokratio kaj ne cenzuras la civitanojn.

Semajnon post la rezulto de la elektoj en Slovakio la fronto suverenisma ricevas redimensiigon el Pollando.

[HeKo 823 4-E, 16 okt 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0176 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0545 s s 
  Total: 0.0721 s s