Esperanta Civito

Proteste fermota la okcidenta legacio de la Civito


Laŭ propono de la Vickonsulo, la Kapitulo fermos la Okcidentan Legacion en Bruselo, antaŭ la fino de 2023. La fermon tute ne kaŭzas manko de financaj rimedoj, ankaŭ ne manko de konstanta personaro: la Kapitulo kore dankas la nekonstantajn helpantojn en Belgio. La legacio estas fermota proteste kontraŭ Eŭropa Unio; la motivoj de la protesto estas esence tri.

La unua estas la rifuzo pri akreditivo por nia informa organo ĉe la gazetara servo de la EU-Parlamento. La dua estas la malrespekto fare de EU-instancoj pri la EU-Reglamento numero 1, laŭ kiu la angla ne rajtas plu esti oficiala lingvo de Eŭropa Unio. La tria estas la orientiĝo de EU, kaj specife de la Komisiono, akcepti la aliĝpeton al EU faritan de ŝtatoj en milita stato.

La tria motivo fontas el la rezolucio pri Palestino, unuanime aprobita de la Civita Senato 13 aprilo 2009, kies antaŭlasta paragrafo deklaras ke "la ŝtatoj en konflikto, kaj specife en balkanizita areo kiel Proksima Oriento, ne rajtas aspiri al membreco en internaciaj organizoj, interalie Eŭropa Unio". Pro analogio tiu paragrafo, koncernanta Israelon kaj Palestinan Nacian Aŭtoritaton, etendiĝas ankaŭ al kvar ŝtatoj kiuj havas landlimon kun Eŭropa Unio, interalie Ukrajno.

La Vickonsulo aldone komentis: "En Eŭropa Unio regas konfuzo pri la reprezentoroloj: la Uniestro, el diplomatia vidpunkto, estas la prezidanto de la Eŭropa Konsilio, tio estas "kolegia ĉefministraro" (se paŭsi la nomon de instanco en la dissolviĝinta Jugoslavio, nome la "kolegia prezidantaro"), kaj ne la ĉefkomisarino, kies ofico ne estas ilustri la pozicion de la Unio en internacia politiko, sed defendi (kun la ceteraj komisaroj) la interesojn de la Unio kontraŭ ĝiaj membroŝtatoj. Prave (evidente Ankaro kleras aŭ malicas pri diplomatio pli ol Bruselo) la prezidento de Turkio sidigis apud sin nur s-ron Charles Michel, dum s-ino Ursula von der Leyen devis kontentiĝi pri iomete distanca sofo, okaze de ĉi-jara oficiala renkonto."

La rilatoj de la Esperanta Civito kun internaciaj institucioj en la areo, unuavice Konsilio de Eŭropo en Strasburgo, ekde nun estos prizorgataj el Svislando.

[HeKo 823 6-C, 18 okt 23]

C-ano Marek Bamberski komentarias:

Hieraŭ (20 oktobro 2023) Ursula von der Leyen kaj Charles Michel veturis al Vaŝingtono por akcepti decidojn prenitajn de Biden kaj Netanjahu en Israelo. Male kiel la prezidento de Turkio Erdogan, la prezidento de Usono Biden eĉ ne sidigis s-inon Ursula ie malproksime sur sofo, sed ekskludis ŝin tute kaj interparolis nur kun s-ro Michel tete-a-tete...

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0688 s s 
  Total: 0.0835 s s