Esperanta Civito

Afrikanoj eliminas afrikanojn en UEA


"Mi ĵus rimarkis, ke miaj mesaĝoj ne plu aperas en la listoj UEA-membroj kaj Landa Agado. Ĉu io misfunkcias ie?" enketis togolandano Koffi Gbeglo ĉe koncernata helpanto en Eŭropo. La roboto komunikis la forbaron en la itala (anstataŭ la franca), kiu estas la denaska lingvo de tiu helpanto, nun rezidanta en Londono.

Ricevinte la tradukon, c-ano Gbeglo insistis: "Ĉu vi pensas ke tio estas ĝusta kaj justa? Al kiu la Afrika Komisiono de UEA adresis la peton? Kiu subskribis nome de la Afrika Komisiono? Mi demandas, ĉar mi portos la aferon al ia arbitracia instanco. Se io okazas nebona, oni devas unue juĝi la aferon kaj konigi la verdikton, antaŭ ol sankcii."

Rezultis ke la forbaron publike petis la nuna kunordiganto de la komisiono, burundiano Patrick Manirakiza, kiu ankaŭ havas la esperantan civitanecon, akiritan pere de SIPU (sed neniam Manirakiza plenumis ajnan oficon en la Civito). Lia publika peto estos elemento de la plendo de c-ano Gbeglo kiel dumviva membro plenrajta de UEA.

Emfazas la plendonto: "La konduto de UEA-respondeculoj nunaj tute ne garantias glatan evoluon de UEA. Ankaŭ mi rajtas miamaniere defendi UEAn. Kion mi faru nun, tio estas tute ne rilati kun la Afrika Komisiono, kiun mi trovas nekompetenta en la gvidado de la agado de UEA en Afriko".

[HeKo 823 9-A, 21 okt 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0587 s s