Esperanta Civito

Du riskaj aludoj kaj unu interesa konkludo


"La iniciatinto de Esperanto, D-ro Ludoviko Zamenhof, inspiriĝis imagi alian mondon, en kiu respekto kaj toleremo anstataŭus perfortadon, kun espero ke nia parolkomunumo donus imitindan modelon por estonta tergloba socio regata de profunde paca interagado."

Tiel finiĝas la hodiaŭa deklaro el Roterdamo pri la milita stato en la Sankta Lando. La antaŭaj paragrafoj de la deklaro estas apenaŭ strategie signifaj, sed pri tio poste, eventuale. Rimarkindaj estas, en la lasta alineo, a) la mencio pri Zamenhof, ruslingva hebreo proponinta solvon al la hebrea demando alternative al cionismo, kiun li forlasis en 1886; b) la apologio pri la parolkomunumo, kiu evidente ignoras la internan malpacan kontraŭagadon speciale en UEA dum jardekoj.

Politike interesa estas la konkludo per la subskriboj de tri organizoj, kio atribuas integriĝon (aŭ kompletan asimilon) al TEJO kaj ILEI. Pri Ukrajno tio ne okazis, nek eblis, ĉar la Junulara diverĝis de la Universala.

[HeKo 824 2-A, 24 okt 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0158 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.0586 s s