Esperanta Civito

Esperantista estro kontraŭ "ri" en la kataluna


La akademio de la kataluna lingvo, nomata Institut d'Estudis Catalans, per sia Filologia Sekcio ĵus malaprobis la uzon de "inkluziva lingvaĵo" en la tria lingvo de Iberio laŭ parolantaro, oficiala en unu ŝtato, la Andora Princlando. Interese: la ĉefa murdisto de l' "llenguatge inclusiu" (nome la prezidanto de la Filologia Sekcio) estas ne nur katalunisto, sed ankaŭ aktiva esperantisto, eĉ profesoro pri nia lingvo: Nicolau Dols i Salas.

La inkluziva pronomo (fakte: transgenra, kiel la proponita "ri") en la kataluna sonas "totis, ellis, fillis". Laŭ Dols kaj liaj gekolegoj tiuj formoj situas ekster la normaro kaj leksika kaj gramatika. Ili emfazas ke la nemarkita genro estas la maskla, tiel ke la eventuala uzo de la femala kiel nemarkita respondas al kriterioj politikaj kaj sociaj, sed ne lingvaj.

La akademio ne limiĝis je kondamno; ili ankaŭ donis konsilojn por resti en "la bona kataluna" sen ekstravagancaj neologismoj: ekz. "tothom" por eviti la duoblecon "tots i totes". Alivorte: sekvu la evoluon de la socio nur utiligante la jam ekzistantan leksikon.

Pri "ri" la Akademio de Esperanto ne havis la kuraĝon decidi, dum la Lingva Komitato de Esperantio unuanime rifuzis transgenran pronomon por la oficialaj dokumentoj de la Esperanta Civito, en februaro 2020. Ĉu Kataluna Esperanto-Asocio nun torpedos la Ri-emulojn?

Legu pli en: https://www.esperantio.net/index.php?id=3993.

[HeKo 824 4-A, 28 okt 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0125 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0458 s s 
  Total: 0.0583 s s