Esperanta Civito

Pri Gazao UN rezolucias kontraŭ Israelo


La Sekurec-Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj ne sukcesis aprobi rezolucion pri la nuna interŝemida milito, pro interkruciĝo de vetooj, fare de Usono unuflanke kaj fare de Rusio kaj Popola Ĉinio aliflanke. Tial necesis atendi la plenon de la Ĝenerala Asembleo, kiu renversis hieraŭ la proporciojn de la Konsilio (dek kun Usono kontraŭ kvar kun Rusio kaj Popola Ĉinio). En la Asembleo la rezolucio kun Jordanio kiel unua subskribinto pasis per 120 voĉoj kontraŭ 14 kaj 45 sindetenoj.

Inter ĉi-lastaj troviĝas la eŭropaj membroŝtatoj, specife tiuj de Eŭropa Unio, kun kurioza escepto: la teritorioj de la iama habsburga monarkio voĉdonis kontraŭ (same kiel Usono kaj Israelo); ili estas Aŭstrio, Hungario, Ĉeĥio, Slovakio, Kroatio -- kontraŭaj. Aliflanke, Francio kaj Hispanio surprizis la okcidentanojn per voĉo favora. Do EU forte dividiĝis.

Sindetenojn kaj kontraŭojn motivis tri elementoj mankantaj en la rezolucio: kondamno pri la agreso de Hamas, 7 oktobro 2023; agnosko pri la rajto de Israelo defendi sin; eksplicita postulo pri tuja kaj senkondiĉa liberigo de la ostaĝoj de Hamas en Gazao.

La aprobita rezolucio esence petas tujan haltigon de la milito en Gazao. Antaŭ la baloto flagris akra polemiko pro la sinteno de la ĝenerala sekretario de UN, Antonio Guterres, kiun parto de la Asembleo konsideras malekvilibre kontraŭisraela.

[HeKo 824 5-E, 28 okt 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0443 s s 
  Total: 0.0591 s s