Esperanta Civito

Ne konfuzi pogromon kun militaj atakoj


La 7an de oktobro 2023, en la sudo de Israelo mem, hebreoj spertis pogromon de vasta dimensio, kies viktimoj estis ankaŭ iliaj eksterlandaj gastoj. Tiu pogromo estas nek komparebla nek asimilebla, etike kaj jure, al la samtaga raketado de Hamas kontraŭ Israelo kaj al la posta ofensivo de la israela armeo en Gazao: ĉi-lastaj ambaŭ estas atestindaj kiel milita ago, kaj ambaŭ kondamnindaj de pacifistoj. Kiel diris Gandhi, laŭ la metodo "okulon pro okulo" ambaŭ duelantoj iĝos blindaj.

Sed pogromo restas io aparta, kaj vekas indignon la fakto ke mankas klara kondamno de la internacia komunumo pri tiu Hamas-pogromo. Des pli ke kontraŭjuda persekuto stimulas al pliaj, kiel preskaŭ okazis hieraŭ en Dagestano.

Ni levas nian modestan voĉon kontraŭ ĉiu pogromo, kaj pro intelekta honesteco ni evitas manifestacii unuflanke kontraŭ unu el la partioj en ĉi tiu interŝemida milito. Ankaŭ tiuj manifestacioj bedaŭrinde ekscitas al pliaj pogromoj.

(Giorgio Silfer, Vickonsulo de la Esperanta Civito)

[HeKo 824 7-E, 30 okt 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0171 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0409 s s 
  Total: 0.0580 s s