Esperanta Civito

Kio okazas pri esperanto-libroj en Svedio?


En dato 20 oktobro 2023 Lennart Svensson atestis klopodon de bibliocido en Svedio, ĉe Esperanto-Garden, kies responsulo li estas. La ateston de c-ano Svensson parte kontestas kaj parte konfirmas s-ro Sten Svenonius el Malmo.

Li konfirmas la bruligon de la "sanga kaj kontraŭkatolika rakonto" de Alfred Nobel (dulingva sveda-esperanta, kun plurmiliona potenciala legontaro): "Nemesis estas la publikaĵo de la eldonisto [Eldona Societo Esperanto]. Bedaŭrinde, multe tro da ekzempleroj estis presitaj kaj ĝi apenaŭ vendiĝas. Stoki librojn, kiuj plej verŝajne estos forĵetitaj, kostas monon. Esperanto-amantoj ŝatas revi pri bela venko, sed foje oni devas fari enuigajn decidojn. La afero estas ankoraŭ diskutata."

S-ro Svenonius motivas la detruon (do implice konfirmas) per firma kritiko kontraŭ la sveda Esperanto-Domo: "Esperanto-Garden alfrontas kolapson. Mankas mono kaj homoj por prizorgi la komercon. Bedaŭrinde la libroj estis en malseka kelo, kie la musoj fekis, do ni devos trankvile trarigardi la materialon, sed kredu min, ni volas ŝpari kiel eble plej multe. Ni devis labori en la mallumo ĉar la elektro ne estis pagita. Ni laboras por konservi librojn, gazetojn ktp., kion Lennart Svensson ne faras. Lia sola intereso estas posedaĵo, kiu ne estas bezonata nek havas ian estontecon ene de la Esperanto-movado."

Demente s-ro Svenonius deklaras: "La vero estas, ke ni laboras por konservi kiel eble plej multe da Esperanto-kulturo por la posteularo. Ni preparas la librojn por transporto al Malmo kie ili estos registritaj kaj disponigitaj al Esperanto-amikoj per interreto ktp". Tio ŝajnas rilati ne al stokoj, sed al la biblioteko de Sveda Esperanto-Federacio, translokota de unu regiono (Vermlando) al alia (Skanio).

[HeKo 824 8-A, 31 okt 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0182 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0747 s s 
  Total: 0.0929 s s