Esperanta Civito

Pluraj nomumoj en Civitaj instancoj kaj establoj


Lastatempe okazis pluraj nomumoj ĉe instancoj de la Esperanta Civito kaj/aŭ establoj aliĝintaj al la Pakto.

Por la Parlamento: Itala Interlingvistika Centro nomumis c-inon Cristina Stefani kiel duan delegiton, apud c-ano Alessio Giordano; Esperanta Naturamikaro nomumis c-anon Antonio Justicia kiel duan delegiton, apud c-ano Antonio Vazquez.

La Kapitulo ratifis la kooptadon de sen. Giorgio Silfer al la fonduma konsilio de Pro Esperanto (la Civita "banko"), kiel vicprezidanto kun individua subskribrajto. La konsilio mem nomumis c-anon Antonio Justicia ekstera eksperto pri domflegado.

Pro la demisio de sen. Marie-France Conde Rey kaj la migro de c-ano Abdoul Rahman Bukuru al alia kontinento, Kultura Centro Esperantista nomumis senatanon Tihomir Lovriĉ reprezentanto en la Asembleo de Afrika Esperanto-Instituto, apud gec-anoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer; siavice Societo Internacia de Paco Universala (la alia kolektiva membro de AEI) nomumis c-anon Janvier Ndericimpaye reprezentanto en la Asembleo de AEI, apud sen. Frederiko Nimubona kaj c-ano Lucien Kagina.

Rilate al Civila Esperanta Servo, la vickonsulo pri socialaj aferoj en sia ofico de CES-komisaro registris la ĉeson de c-ano Marek Bamberski (rango: majstro) pro atingita aĝlimo (sesdek jaroj) kaj la rekrutiĝon de c-ano Angel Garcia del Rio (sen taŭgeco por la rango de pacisto).

[HeKo 824 9-C, 2 nov 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0163 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0468 s s 
  Total: 0.0631 s s