Esperanta Civito

Lasta sukceso de la prezidantino de Pro Esperanto


La Konsilio de Fondumo Pro Esperanto funebras pro la forpaso de sia ĝisnuna prezidantino, sen. Marie-France Conde Rey Pigeon. Dum ŝia, devige modesta, festo pro mil kaj unu lunoj, en aŭgusto 2023, konsilianoj havis la ĝojon kunsidi kun ŝi en Angulemo kaj tie ekzameni la lastan projekton, nome novan Esperantan Gastodomon en Svislando.

Ĝuste en la tago de ŝia morto la vendanto fine akceptis niajn kondiĉojn, kaj la nova Esperantio baldaŭ proprietos mezgrandan gastejon (12 dormoĉambroj, 25 litoj) en turisme aktiva loko: la rento de la nemoveblaĵo financos multajn kulturajn iniciatojn kaj ankaŭ la mikrokrediton en Afriko. Ŝia denaska familia nomo, pace aŭgura, honoros la ĉefan salonon en la nova konstruo, uzotan por kunvenoj, kinoteko, kamera teatro: la Kolomba Salono.

En Pro Esperanto kondolencas c-anoj Pierre Berger, Carmine Dello Spedale, Giorgio Silfer, konsilianoj; gec-anoj Abdul Rahman Bukuru, Antonio Justicia, Perla Martinelli, eksteraj fakuloj; c-ino Manuela Blanco, buralisto.

[HeKo 825 2-C, 3 nov 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0155 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0454 s s 
  Total: 0.0609 s s