Esperanta Civito

CDELI en magistra disertacio pri arkivoj


"Raŭmismo estas la strategia esenceco de esperantismo kaj servas kiel motoro de la esperantistaj arĥivoj." Al tia konkludo alvenis c-ano Ruben Fernandez, kies magistra disertacio en la kataluna pri arkivistiko ĵus ricevis 'approbatur cum laude' ĉe la universitato de Barcelono. La konkludo signifas ke raŭmismo privilegias la ekziston de 'komunumaj arkivoj', kontraste al la plimulto de la esperantistaro, kiuj ne perceptas la historiografian dimension.

Tiu diverĝo subreliefas en la titolo de la disertacio: "La esperantaj arĥivoj kiel lingvaj komunumaj arĥivoj". La disertacio apogas sin sur profunda analizo pri CDELI en Ĉaŭdefono: studo pri statutoj, regularoj, kontraktoj, bibliotekaj raportoj; intervjuoj kun esperantistoj en rilato kun la biblioteko; komparo pri strategioj kaj atingoj.

Mag. Fernandez rimarkigas ke "la kolektiva traŭmato pro la elpelo de la esperanto-sekcio el la publika biblioteko de Kortrejko (Belgio) povus signifi ŝanĝon" rilate la aksiomon pri esperanto en civitaj aŭ ŝtataj institucioj. En la kazo de CDELI, "la sinteno de konfido kaj la deziro de oficiala agnosko kondukas al risko de manipulado kaj ekspluatado, kio pravigus sendependiĝon el la publika institucio. En CDELI ni vidis la negativan efikon en la profesia imperiismo de la katalogistoj kaj la malfacilon defendi esperanton kiel normalan lingvon de arĥivo."

[HeKo 825 3-A, 4 nov 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0742 s s 
  Total: 0.0890 s s