Esperanta Civito

Afrikanoj bezonas trejnadon por profesia profilo


Kiam afrikano lernas fremdan lingvon, li strebas gajni finance el tiu lernado. Se ekzemple li lernas la germanan, li povos serĉi laboron en Germanio. Se li lernas esperanton, li klopodu serĉi laboron en Esperantio.

Kion proponas la nova Esperantio? La Esperanta Civito bezonas: a) lingvoinstruistojn, b) redaktistojn, c) protokolistojn, d) arkivistojn, e) bibliotekistojn, f) katalogistojn, g) kongresorganizantojn, h) deĵorantojn en kulturcentroj.

Ĉu ekzistas afrikaj esperantistoj kapablaj gajni monon per unu el la supraj oficoj? Preskaŭ ne. La afrikanoj bezonas trejnadon por meriti respondecan postenon kun honorario, utilan por la esperanta popolo.

Ĉe Afrika Esperanto-Instituto, en la Tanganika Esperanto-Domo, 9-11 kaj 16-18 februaro 2024, eblos trejniĝi pri b) kaj c). Senpage kaj prioritate, se vi havas la esperantan civitanecon. Sed la lokoj estas limigitaj: ne pli ol dek du personoj. Proponu vin tuj: aei ĉe esperantio.net , Bujumburo.

Trejnisto: prof. Giorgio Silfer, verkisto kaj organiza konsultisto.

[HeKo 825 5-B, 6 nov 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0190 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0459 s s 
  Total: 0.0649 s s