Esperanta Civito

NAKSE, UEA kaj multo alia en Heroldo 2348


La oktobra numero de "Heroldo de Esperanto" (2348) en 2023 dediĉas la unuan paĝon grandparte al la dua NaturAmika KulturSemajno en Esperanto (NAKSE), sukcese okazinta en Rozoj. La internaj paĝoj, male, donas ekvilibran atenton al iniciatoj en Eŭropo kaj Afriko.

Atento precipe pri la Universala en la kvara paĝo, kaj historie kaj aktuale. La analizo pri la verko de Humphrey Tonkin "Lingvo kaj popolo" pruvas ke ankoraŭ en 2006 oni insistis pri Asocio kie la Centra Oficejo pli gravas ol la estraro: en tiuj ideoj nestas la mito de la grandioza centmileŭra retejo, interalie; kaj tiujn ideojn aplikos Mark Fettes.

Aktuale gravas la vidpunkto de UEA/TEJO/ILEI pri la nuna interŝemida milito en Palestino, kaj la risko de granda financa deficito pro la kongreso en Aruŝo; al kiu ĝis nun, krom tanzanianoj, aliĝis nur kvin afrikanoj (unu ĉar honora UEA-ano) -- eĉ ne la membroj de la Afrika Komisiono.

Kultura Centro Esperantista posedas, eldonas kaj administras la gazeton. Donaco de 20,- eŭroj tra la supre indikita PayPal (sen indiko pri la kialo) ebligas ricevi dek du numerojn jare.

[HeKo 825 6-B, 7 nov 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0463 s s 
  Total: 0.0606 s s