Esperanta Civito

La Esperanta Civito preparas direktivon pri sekureco


Estos baldaŭ preta la propono de direktivo interalie kontraŭ seksa molestado en esperanto-kongresoj, preparata de komisiono el parlamentanoj de Feminisma Esperanta Movado, Esperanta Naturamikaro kaj Itala Interlingvistika Centro. Laŭ sia nomo (direktivo pri sekureco en publikaj esperanto-aranĝoj) ĝi trafas multe pli vastan kampon, inkluzivante fizikan aŭ parolan agreson, ŝtelon, vandalismon ktp.

Laŭ la principo de subsidueco, la normoj en la direktivo komplementos sed ne anstataŭos tiujn en la kodoj kaj leĝaro de la ŝtato kie okazas la aranĝo; esceptos la deliktoj specife normigitaj de la Esperanta Civito, kiel malrespekto al flago aŭ propagando por militrifuzo.

La direktivo celos la paktintojn kiuj (kun)organizas publikan aranĝon. Ĝi pli insistas pri la preventado ol pri la punado, ekzemple per la starigo de deliktorikorda informosistemo, kiel plia fako de la civitana Registro, konsultenda de la kongresorganizantoj kadre de la Pakto. Evidente tiu rikordaro koncernos ne nur tiujn kiuj havas la esperantan civitanecon, sed ajnan esperantiston; probable ĉe la Registra Instanco ĝi konsistigos apartan fakon, ne plu konfidencan kiel estas la nuna pri "personae non gratae" kaj simile.

Temos ankaŭ pri punoj, ĉefe la malpermeso partopreni dum jaro(j) esperanto-aranĝon, simile al tio kion oni verdiktas kontraŭ huliganaj zelotoj por futbalmatĉoj. La punojn decidos la Kortumo de la Esperanta Civito.

Inter la prevento kaj la puno situas la sekureco mem. En Tutmonda Esperantista Junulara Organizo jam rolas (ofte sen efika rezulto) la figuro de konfidenc-persono(j), elektita(j) de la TEJO-Komitato: nuntempe ges-roj Boris Michael Mandirola kaj Christine Bruecker. La direktivo proponas ke tiu figuro estu nomumita de la establo (kun)organizanta la aranĝon kaj aktivu kune kun komisiito de Loka Kongresa Komitato. Ĝia provizora nomo estas "provosto", kaj ĝi memorigas la rolon de "constable" en la universitato de Kembriĝo (supozeble sen nigra ceremonia kostumo).

[HeKo 825 7-C, 8 nov 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0443 s s 
  Total: 0.0590 s s