Esperanta Civito

La Esperanta inter la plej asiduaj PEN-centroj


Dum la Esperanta PEN bonfartas, dudek ses aliaj centroj dise tra la mondo estas eliminitaj de la asembleo de la delegitoj, okaze de la lasta (nur virtuala) mondkongreso de PEN Internacia. La malplej tuŝita kontinento estas Eŭropo, kun nur du ĉesigitaj centroj: la sardinia kaj la rusa.

La plej trafita estas la ĉina literaturo: ekde nun "dormas" la centroj ĉina (kiun siatempe prezidis esperantisto, Ba Jin), ĉina en ekzilo, hongkonga, ŝanhaja. Ĝenerale Azio fartas malbone: for ankaŭ la tatara, la centrazia, la mongola, la nordkorea (en ekzilo), la sudhinda, la pakistana, la taja; kaj en proksima oriento ĉesis la israela (dum aktivas la palestina), la egipta, la barejna.

En Latin-Ameriko ne plu estas reprezentataj tri hispanlingvaj literaturoj: de Meksiko, Panamo, Argentino. La Esperanta PEN ne partoprenis en la voĉdonado kaj sin detenis pri la meksika; sed laŭ la statuto de PEN Internacia sindeteno kaj nepartopreno egalas (erare, ĉar la unua altigas dum la dua malaltigas la necesan kvorumon).

La selekton kaŭzas plejparte la manko de kotizado, kaj la longa "dormado". Sed en la kazo meksika temis nur pri kvarjara dormo, kaj en la rusa nur pri unujara. La Esperanta PEN kotizas jam tridek jarojn kaj regule partoprenas ĉiun kongreson: c-ano Giorgio Silfer situas en la eta 5% de la delegitoj kiuj partoprenis pli ol dudek unu fojojn; tial li estas unu el la plej informitaj pri la historio de la plej grava verkistara societo en la mondo kaj konsekvence unu el la plej aŭskultataj.

[HeKo 825 8-B, 9 nov 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0402 s s 
  Total: 0.0536 s s