Esperanta Civito

Osmo Buller denuncas la disfalon de UEA


Publike denuncas la eksdirektoro de la Universala, Osmo Buller: "Estas eĉ dolorige sekvi la disfalon de orda funkciado de la gvidaj organoj de UEA. La plej nova ekzemplo estas la nuligo de la komitata kunsido, kiu devus okazi sabaton la 18an de novembro. Pri la dato decidis la komitato mem en la Torina UK. Formala invito devis esti farita unu monaton pli frue, sed ĉar kvar tagojn antaŭe invito ne venis, komitatano Boris Michael Mandirola demandis en la komitata listo, ĉu la kunsido entute okazos. Responde la ĝenerala sekretario Aleks Kadar 'konfirmis', ke ĝi ne okazos. 'Ni komunikos tuj, kiam ni havos novan daton por proponi', Kadar skribis".

Osmo Buller kritikas la tutan estraron de UEA, kaj specife ĝian ĝeneralan sekretarion: "Kiel direktoro mi kunlaboris kun ok ĝeneralaj sekretarioj kaj neniam spertis simile senrespondecan funkciadon de tiu ŝlosila estrarano. Kulpas ankaŭ la tuta estraro, kiu kolektive respondecas ankaŭ pri la nefunkciado de sia sekretario. Ĉu Kadar povas dormi kaj eviti taskojn kaj fajfi pri komitataj decidoj, ĉar li ne bezonas timi admonojn de sia kolegaro?"

Finne kaj fine s-ro Buller verdiktas hodiaŭ: "La reputacio de UEA, kiu devus esti la plej serioza Esperanto-organizo, dependas ankaŭ de tio, ĉu ĝi funkcias bonorde en la kadroj, kiuj estas difinitaj en ĝiaj statuto kaj plej diversaj regularoj. Bedaŭrinde tio jam de longe ne okazas." Do, laŭ li alia(j) organizo(j) -- ĉu ekzemple la de li malamita TEJO? -- estus pli seriozaj ol la Universala.

[HeKo 826 3-A, 15 nov 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0469 s s 
  Total: 0.0614 s s