Esperanta Civito

Afrikanoj akceptitaj por trejnado kiel redaktistoj


Dum la du unuaj semajnfinoj de februaro 2024 Afrika Esperanto-Instituto realigos staĝon ĉe la Tanganika Esperanto-Domo en Bujumburo, por trejni redaktistojn: homojn kiuj kapablas redakti protokolon, raporton, gazetaran komunikon, intervjuon, artikolon ktp. Kurso, tranoktadoj, manĝoj en/apud la Domo.

Estas akceptitaj: Elisee Byelongo, Koffi Gbeglo, Lucien Kagina, Espoir Kasati, Arlain Kizeyidioko*, Abel Matondo*, Joel Muhire*, Birindwa Mushosi, Frederiko Nimubona, Abasi Nshimirimana, Francois-Mauriac Nunda, Honore' Sebuhoro (* sen la esperanta civitaneco). Gvidos c-ano Giorgio Silfer.

Eblas pliaj aliĝoj, akcepteblaj kaze de rezigno de unu el la supraj staĝanoj. Informas: aei@esperantio.net

[HeKo 827 1-B, 26 nov 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0165 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0735 s s 
  Total: 0.0900 s s