Esperanta Civito

Direktivo pri sekureco: pretas la propono


Ĉe la Esperanta Civito laborgrupo el parlamentanoj kiuj membras en Feminisma Esperanta Movado kaj Itala Interlingvistika Centro finis la preparon de direktivopropono pri sekureco, baldaŭ liverota al la Konsulo, por ke li alvoku la paktintajn establojn al Forumokonsulto. La direktivo koncernas la sekurecon en publikaj aranĝoj (kun)organizataj de paktinto. Ĝin motivis specife la problemoj pro seksa molestado en kongresoj de TEJO kaj de ILEI, sed ĝi okupiĝas ankaŭ pri aliaj deliktoj, kiel ŝtelo aŭ vandalismo.

Aksite precipe sur prevento, se aprobita de la Forumo la direktivo kaŭzos la kreon de deliktorikorda informosistemo, konsultebla ĉe la Registra Instanco, laŭ Lex Lubomira kaj ties aplika dekreto. Embrio de tiu informosistemo jam ekzistas, tamen ne koncerne deliktojn dum kongresoj: ĝi enhavas la dosierojn pri kvin "personae non gratae" plus nomoj signalitaj de paktintaj establoj pro ajna problemo, de nesolventeco ĝis insultoj.

La direktivopropono asignas gravan rolon al la Kortumo, ĉar ĝiaj verdiktoj pro denunco pri dumkongresa delikto efikos por eventuale eĉ forbari el kongresoj la deliktinton. Pro la kreskanta nombro da aranĝoj ene de la konsorcio (en Iberio, Svislando, Hungario, Bulgario, Burundio ktp) tiaj verdiktoj estos utilaj, eĉ se temos preskaŭ nur pri deliktoj en kongresoj de nepaktintaj establoj. Ĉi-lastaj devos akcepti la kondiĉojn de la direktivo, se ili volos organizi kongreson kun paktinta establo.

[HeKo 827 2-C, 28 nov 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0656 s s 
  Total: 0.0796 s s