Esperanta Civito

Buller kritikas la organon, Gbeglo la kongreson


Multiĝas la kritikoj kontraŭ unuopaj servoj de la Universala, kiel simptomo de nerenversebla krizo. S-ro Osmo Buller elektis nordeŭropan skandalisman retgazeton por atako kontraŭ revuo "Esperanto", nome la nuna redakcio, kies ĉefaj responsuloj situas en Moskvo. La argumentado estas multe pli serioza ol la elektita tribuno. Indas konjekti ke la revuo baldaŭ ne plu aperos el papero, sed nur virtuale -- kio kutime egalas al ŝajna morto.

C-ano Koffi Gbeglo preferas tribuni en la diskutlisto de la UEA-Komitato: "En 2016 mi deklaris, ke nun Afriko bezonas nek IJKon nej UKon, ĉar ni havas aliajn bredatajn ŝafojn kies zorgoj estas pli gravaj. IJK jam estis kaj oni sciis kion ĝi naskis. Nun estas la vico de UK. Mi tute ne baras la vojon al tio, sed kiel kutime mi ne havas rimedojn partopreni, kaj mi plu memorigas mian sintenon pri IJK kaj UK en Afriko kaj precipe pri tiu ĉi lasta. Mi malhelpas nenion, sed atentigas pri aferetoj kaj mem ne partoprenos ne pro manko de rimedoj, sed pro fideleco al mia koro."

Al UK 2024 ĝis nun aliĝis apenaŭ centkvindeko da homoj. Inter ili nur kvar afrikanoj loĝantaj ekster Tanzanio: du el ili laŭofice, ĉar unu estas honora membro kaj alia UEA-estrarano. Eĉ neniu el la ses anoj de la Afrika Komisiono aliĝis. Limdato por la unua aliĝperiodo post tridek tagoj. Tre multaj afrikaj esperantistoj estas junaj homoj, tamen venontjare la TEJO-kongreso mem ne okazos en Afriko, sed en orienta Eŭropo. Same multaj instruas la lingvon, sed ankaŭ la ILEI-konferenco ne okazos en Afriko, sed en suda Ameriko.

[HeKo 827 4-A, 30 nov 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0363 s s 
  Total: 0.0512 s s