Esperanta Civito

Grava kunsido de la Komitato de KCE


La Komitato de Kultura Centro Esperantista kunvenos en la Esperanto-Domo de Svislando 9 decembro 2023. Partoprenos ankaŭ la gekomitatanoj rezidantaj eksterlande, escepte de unu. La revizoroj estas invititaj, sen voĉrajto.

En la tagordo la preparo de la venonta Asembleo de KCE kaj la kultura programo. Estos dediĉita atento ankaŭ al la informa organo "Heroldo de Esperanto" kaj al la projekto de fondumo Pro Esperanto pri ebla aĉeto de nemoveblaĵo. Kompreneble oni konsultiĝos ankaŭ pri la nova Komitato, elektota de la Asembleo fine de marto 2024.

Oni parolos ankaŭ pri la domo en Postiers 27, kiun KCE aĉetis en 1999 interalie danke al la mecenateco de tiamaj kreditantoj de Gastejo Edmond Privat (GEP), kiuj rezignis pri sia kredito favore al KCE. Inter ili estis unu el la KCE-kunfondintoj, kiu petis tujan repagon de GEP promesante baldaŭan donacon de dek mil frankoj; la donaco neniam okazis, kaj la Komitato decidos ĉu doni al li la ŝancon plenumi sian promeson post kvarono de jarcento, por gravuri ankaŭ lian nomon en danka memortabulo.

[HeKo 827 6-B, 4 dec 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0401 s s 
  Total: 0.0555 s s