Esperanta Civito

Gepatra kaj adopta lingvo

La radikoj adopt- kaj opci- havas la saman devenon. Opcio estas elekto; kaj en la latina adoptare signifas elekti -- adopti estas nur la dua senco.

La serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato, diras la Manifesto de Raŭmo. La raŭmistoj (mem) elektis novan lingvon, apud la gepatra: la adopta lingvo.

Ekzistas adoptaj landoj, kien homoj migras kaj integriĝas, for de la patrolando. Certe ekzistas ankaŭ adoptaj lingvoj, per kiuj homoj rekonstruas sian universon, beletre kaj reale.

Eksterordinara kvalito, diras Willy Brill (legu en Femina n-ro 13), de la jida estas, ke la lingvo mem estas patrolando. Ĝis la fondo de Israelo la judoj neniam havis propran landon. Orienteŭropaj judoj loĝas en sia lingvo. Ili povis vojaĝi tra la tuta mondo, paroli unu kun la alia kaj subteni unu la alian. Jen la esenco. Judoj estis nur diasporo, kaj vivis nur en adoptaj landoj; eĉ ne adoptaj, nur gastigaj, kvankam malofte gastamaj por ili. La orienteŭropaj judoj havis denaskan lingvon, kiu fakte estis adopta pli ol gepatra: la germana. Tiun lingvon ili adaptis al si: tiel bone, ke fine ili vivis en ĝi.

Simile okazas kun Esperantio: ni loĝas en nia lingvo. Almenaŭ tiel estas por la raŭmistoj.

Por kelkaj el ni esperanto estas tamen gepatra lingvo. Alivorte, ĝia alproprigo ne dependis de la propra elekto. La infano (pli probable: la adoleskanto) poste elektas ĉu resti aŭ ne en esperanto.

La 21a de Februaro, Tago de la Gepatra Lingvo, devus esti la festotago de la denaskuloj. Sed ĝi povus esti la festotago de ni ĉiuj, se ĝi fariĝus la Tago de la Adopta Lingvo, se tiam la mondo omaĝus ne al la lingvo lernita sen opcia ŝanco, sed ankaŭ al la  lingvo libere elektita.

La konstitucio de la Esperanta Civito jam fiksas la tagon de nia lingvo, je la 2a de Junio, laŭ la dato en la Unua Libro. Sed nenio malhelpas ke ni hodiaŭ meditu pri la adopta lingvo, krom la gepatra.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 346 5-A, 21 feb 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0406 s s 
  Total: 0.0546 s s