Esperanta Civito

Andy Künzli pri la Esperanta Civito

En intervjuo pri sia enciklopedia verko, aperinta en la organo de la Ido-movado, la aŭtoro Andy Künzli respondas ankaŭ demandon pri la Esperanta Civito:

"Por mi la Esperanta Civito aspektas kiel hibrido inter politika partio kaj virtuala Esperanto-ŝtato, kiu ludas samtempe la rolon de kulturaganto kaj de la opozicio kontraŭ la finvenkisma UEA-sistemo. Silfer kaj kompanio devus laŭ mi elekti la unuan aŭ la alian prioritaton de sia agado, ĉar ĉiuj tiuj defie memaltruditaj roloj kaj devigoj estas tro granda ŝarĝo por tiuj kelkaj funkciuloj, kiuj eĉ volas funkciigi bankon kaj ekspansii al Afriko kaj Sudameriko. Kvankam iuj bazaj ideoj de la Civito estas studindaj aŭ eĉ aprobindaj, min persone ne allogas la stilo kaj la metodoj kiuj estas aplikataj en tiu mikroorganizo, kiu jes uzas la metodon de blufo por ŝajnigi ion gravegan, kio ekzistas nur efemere aŭ en la fantazio aŭ imago de kelkaj civitanoj. Eble kiel neneŭtrala faka asocio de UEA la Esperanta Civito povus ludi ian rolon sine de la UEA-sistemo, sed ĝuste tiun alternativon la civitanoj rifuzas kaj evitas. Antaŭ ol la Esperanto-movado ne estas ankrita en la mondo kiel realaĵo, projekto kiel la Esperanta Civito, kiu iom bizare ludas politikon, venas tro frue kaj dume ne havas ŝancon trovi vastan akcepton."

S-ro Künzli ŝajnas ne tute orientiĝi pri la reala situacio en Esperantio. Se li proponus al SAT fariĝi neneŭtrala faka asocio de UEA, la respondo de SAT estus aŭ rido aŭ buŝfurzo (ankoraŭ lastatempe SAT konfliktis kun UEA pro la Franco-protektado de UK 1968). En 2006 la religia, do neneŭtrala, Oomoto-movado klopodis aliĝi al UEA, tra sia sekulara brako lingvopropaganda: UEA rifuzis la aliĝon. Samjare kaj samloke (Florenca UK) la Komitato de UEA akceptis la kunlaborajn rilatojn kun la EDE-partio, tamen kun profunda ŝiro: triono de la Komitato maljesis, kaj ĝis nun la landa asocio de UEA en Francio (la sola ŝtato kie EDE efektive ekzistas) ne forigis la oficialan anatemon kontraŭ EDE, aprobitan en septembro 2003 de Unuiĝo Franca por Esperanto, sub la prezido de Claude Longuépée (nuna komisiito de UEA pri la kunordigo de la Nobel-kampanjo). Kaj ni ne menciu la rilatojn de UEA kun Esperanto-Radikala Asocio, kiuj estas pli ol malbonaj, kvankam la nuna vicprezidanto de UEA Ranieri Clerici estas de multaj jaroj membro de la Radikala Partio mem... Evidente s-ro Künzli (kaj bedaŭrinde ne nur li) havas pri UEA percepton kiu ne kongruas kun la realo.

Ankaŭ la percepto pri la Esperanta Civito ne estas ĝusta. La Civito estas konsorcio de establoj kiuj aliĝis al la Pakto (ankaŭ UEA, SAT, Oomoto, EDE, ERA povus aliĝi al la Pakto, se ili volus; dum ni ĵus konstatis ke ne ĉiuj povus aliĝi al UEA) aganta kiel demokratia subjekto de internacia juro. Ĝi estas peresperanta realaĵo kiu aktivas por altigi la prestiĝon de nia lingvo kaj ties parolkomunumo en la mondo. Ĝian strategian linion decidas ne "Silfer kaj kompanio", sed ĝia Senato, demokratie elektita kaj kun internaj majoritato kaj opozicio (dum en UEA neniu organ-elekto okazas demokratie, escepte de tiu por B-komitatanoj).

S-ro Künzli devus indiki kiam kaj kie la Civito blufas. Por ke ni komprenu unu la alian pri la signifo de la vorto "blufo": en la retpaĝo de la lasta Azia Esperanto-Kongreso aperis la indiko, ke en la mondo ekzistas tridek milionoj da esperantistoj; kaj tio estas blufo. Ha, ni forgesis: pri la enhavo de tiu retpaĝo responsas la landa asocio de UEA en Hindio, kies influa membro estas la nuna prezidanto de UEA...

[HeKo 346 7-A, 23 feb 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0036 s s(5 Requests)
  PHP: 0.0349 s s 
  Total: 0.0385 s s