Esperanta Civito

Restas la projekto, utiligebla en alia okazo


Fondumo Pro Esperanto (FPEF) estas enskribita ĉe la Komerca Registro, do jure agnoskita establo, sed laŭ la konstitucio de la Esperanta Civito ne povas aliĝi al la Pakto, nur funkcii kiel interna instanco, nome la Civita "banko". Tial ĝi administras kiel regio diversajn nemoveblaĵojn kiuj apartenas al paktintaj establoj (precipe KCE kaj LF-koop), sed ne mem proprietas konstruon: ĝi povas spuri interesan oferton kaj rekomendi ĝin al paktinto.

Tia estis la kazo de eksa hotelo-restoracio en la neŭŝatela kantono, proponata je tre favora prezo, sub certaj kondiĉoj. La ĉefa el ili konsistis en la prezento de interesa projekto por utiligo de la nemoveblaĵo. FPEF proponis tian projekton, kiu multe plaĉis al la vendanto. Sekvis ioma marĉando pri la prezo, kiu longigis la tempojn sed kondukis al rabato. Konklude, FPEF liveris la negocon al LF-koop, por ke ĝi profitu la ŝancon.

Post pli profunda analizo, kiu envolvis bankajn konsilistojn, la magistraton de la vilaĝo, la turisman oficejon de la kantono, la ŝtatan instancon por asekuro kaj prevento, montriĝis ke la aĉeto postulus altan kroman koston por normigo de la instalaĵoj, kaj LF-koop rezignis, interkonsente kun la rekomendinto. Restas la projekto, utiligebla en alia okazo por la esperanta popolo.

[HeKo 829 9-C, 14 jan 24]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.0580 s s