Esperanta Civito

Nia literaturo en du konferencoj de PEN Internacia


La Esperanta PEN partoprenos en la internacia konferenco de la PEN-Komitato pri tradukarto kaj lingvaj rajtoj, kiu disvolviĝos en Laponio komence de junio 2024. Niaj delegitoj, gec-anoj Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli, atingos Inari kaj restos en Finnlando ĝis la mezo de junio, vizitante gekonatojn en diversaj regionoj; la reveno al Svislando okazos per flugo el Stokholmo.

Pli frue, meze de aprilo en Slovenio, c-anoj Giorgio Silfer kaj Alessio Giordano reprezentos nian literaturon en la internacia konferenco de la Pac-Komitato, kie prof. Silfer prelegos en la franca pri "La kulturo de paco en la ĉefa literatura revuo en esperanto", laŭ invito de la slovenaj organizantoj.

Aliaj delegitoj ĉeestos la Asembleon dum la verkistara mondkongreso en Ĉilio, fine de septembro 2024.

[HeKo 833 5-B, 24 mar 24]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0459 s s 
  Total: 0.0611 s s