Esperanta Civito

Nia literaturo influe reprezentita en Slovenio


La 56a PEN-konferenco de Verkistoj por Paco okazis en Bledo (Slovenio) 16-18 aprilo 2024. La esperantan literaturon reprezentis kiel kutime c-ano Giorgio Silfer, kandidatigita al la Nobel-premio, per prelego pri la ĉi-jara kontribuo de "Literatura Foiro" al packulturo, kaj per almenaŭ du gravaj intervenoj dum la debatoj. Unuafoje lin asistis c-ano Alessio Giordano, vicĉefredaktoro de LF.

Fakte verkistoj kaj eldonistoj partoprenis en tablorondoj kaj prelegoj, kie ili esploris la rolon de literaturo en konstruado de paco kaj superado de konfliktoj. La eventoj ankaŭ inkluzivis literaturan vesperon, kiu celis inspiri dialogon kaj komprenon inter kulturoj per recitalo de dudek kvar poemoj diverslingvaj, fare de la eksterordinara poliglotino Tajda Leske.

La temoj diskutitaj en la kunveno inkluzivis "Sekvoj de katastrofoj por paco: respondo de verkistoj", kiu esploris kiel verkistoj povas atentigi pri danĝeroj, uzi poezion kaj fikcion por alfronti katastrofon, kaj urĝi al agado. Alia grava temo estis "Multkultureco kaj dialogo en la balkana literaturo", kiu fokusiĝis pri la difino kaj riĉeco de balkana literaturo kaj ĝia diverseco, koncerne ankaŭ la buntecon de la balkanaj kulturoj kaj la procezon de integriĝo en Eŭropa Unio.

La kunveno en Bledo estas parto de longa tradicio de PEN Internacia, kiu ekde 1967 organizas ĉiujare konferencon en Slovenio, komence en Pirano kaj poste en la laga feriejo de Bledo. La ĉefa mesaĝo de PEN Internacia estas, ke verkistoj havas la respondecon uzi sian voĉon kaj literaturon por konstrui pacon kaj dialogon, superante la dividojn kaŭzitajn de militoj kaj konfliktoj.

[HeKo 834 6-B, 19 apr 24] .
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0357 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0408 s s 
  Total: 0.0765 s s