Esperanta Civito

Historiografiaj prelegoj de Giorgio Silfer

La venontan monaton prof. Giorgio Silfer dediĉos du prelegojn al la du jubileoj de la nuna jaro: la esperanto-ŝtato Amikejo (aŭgusto 1908) kaj Universala Esperanto-Asocio (1908-1947, ĝis la ensorbo en Internacia Esperanto-Ligo).

"Antaŭ cent jaroj dum dek tagoj ekzistis esperanto-ŝtato" estas la temo de eseo aperonta en la aprila numero de "Literatura Foiro" kaj traktota ĉe la Londona Klubo, 11 aprilo 2008.

"La UEA de Hodler kaj Privat (1908-1934)" estas la temo de prelegaro ĉe Kultura Centro Esperantista, 26 aprilo 2008, 10h00-12h00, 14h00-17h00. En la posta tago estas planita ekskurso al la historie gravaj lokoj por UEA en Ĝenevo. Sed ĉar subite aperis la informo de relative improvizita UEA-simpozio samurbe la 24an de aprilo, KCE decidos pri la efektivigo de tiu ekskurso surbaze de la nombro da aliĝoj je la 14a de aprilo.

[HeKo 348 5-B, 25 mar 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0186 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0609 s s