Esperanta Civito

Escepta numero de Heroldo

La numero 4:2008 de "Heroldo de Esperanto", ĵus dissendita, ricevis laŭdon de Feminisma Esperanta Movado. Jen ilia interna komuniko al la membraro:

"Ni ĝojas komuniki ke la tuta unua paĝo de "Heroldo de Esperanto" 2119 estas dediĉita al virinoj en Esperantio. En ĝi aperas: salutmesaĝo de Blandine el Togolando, raporto de Taeko pri la Oka de Marto en Hiroŝimo, prezento de Mirna pri la brazila elsendo de radio ParoluMondo, raporteto pri la renkonto de Aneto (reprezente de "Femina") kun la redakcio de "L'Emilie" (la plej antikva feminisma revuo daŭre aperanta en Eŭropo kaj eble en la mondo), statistiko pri kiom la virinoj (mal)gravas en nia verda mondo, humure antimasklisma vinjeto de Giancarlo Mangini kaj intervjuo de Giorgio Silfer al Hortensio, kiu iniciatis la intertempe ĉesintan komisionon pri virina agado kadre de UEA."

"HdE estas la unusola informa gazeto en Esperantio kiu dediĉis tiom da atento al feminismo. La marta numero de la organo de UEA enfokusiĝas pri Claude Piron (tute prave, sed iom malfrue) kaj la organo de SAT (marta numero) estas dediĉita al naciecaj problemoj. Unu plian fojon tio pruvas ke la medio de la Pakto por la Esperanta Civito plej serioze kaj sincere okupiĝas pri seksa egalrajteco. Alia Esperantio eblas. "

La gazeto enhavas ankaŭ la tradician kalendaron de HdE, la plej vastan kolekton de informoj pri esperanto-aranĝoj dum la kongresa sezono (fakte tra la tuta jaro). Krome detalojn pri la situacio de Billy Waldon, diversajn novaĵojn, kelkajn mallongajn eseojn. Interalie c-ano Leen Deij aperigas interesan tekston pri samseksamo en kaj ekster Esperantio.

"Heroldo de Esperanto" estas posedata, eldonata kaj administrata de LF-koop. La nunaj redaktoroj estas c-ino Aneto Muhlemann kaj sen. Dieter Rooke. Provekzemplero estas petebla ankaŭ per mesaĝo al nia redakcio.

[HeKo 349 3-B, 31 mar 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0457 s s 
  Total: 0.0589 s s