Esperanta Civito

KCE honoras la fondon de UEA

Morgaŭ Kultura Centro Esperantista honoros la centan datrevenon de la fondo de Universala Esperanto-Asocio, per prelegaro de c-ano Giorgio Silfer pri "La UEA de Hodler kaj Privat: 1908-1934" ĉe la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono.

Laŭ la prelegonto, la asocio fondita de Hector Hodler fine de aprilo 1908 en Ĝenevo havis kontinuan historion ĝis 1933/34, kiam la Interkonsento de Kolonjo antaŭe kaj la baloto en Stokholmo poste fermis la epokon sub la influo de la grandaj ĝenevanoj: Hodler mortis en 1920 kaj Privat estis forpelita de la estraro en 1934. Post tio UEA estos io alia, kio en 1936 eĉ ŝanĝis nomon al Internacia Esperanto-Ligo, forlasante Svislandon.

UEA fontis el la kombino de du iniciatoj: la gazeto "Esperanto" (fondita de Paul Berthelot en 1905, aĉetita de Hodler en 1907) kaj la konsula reto (proponita de Alphonse Carles en 1906 kaj relanĉita de Théophile Rousseau en 1908). "Estus oportune, havi en multaj urboj konsulojn, al kiuj oni povus ĉiam sukcese sin turni kaj de kiuj oni povus ricevi ĉiujn petitajn sciigojn (...)", asertis Carles. Rousseau, kunfondinto de UEA (li loĝis en Francio, sed relative proksime al Ĝenevo), firmigis tiun projekton per la starigo de esperanto-oficejoj. Multe helpis ankaŭ la Ido-krizo, kiu persvadis Hodleron fondi internacian organizon de nur individuaj membroj, kvazaŭ komplemente al la pariza Centra Oficejo, servanta la  Lingvan Komitaton, la Universalajn Kongresojn (UK ne apartenis al UEA), la landajn societojn.

Hodler estis la vera ideologo de UEA, en kies strategion li enmetis praraŭmismajn ideojn, proksimajn al la homaranismo de Zamenhof. Fakte la Hodlera UEA ne estis asocio de esperantistoj, sed de esperantismanoj. La unua mondmilito donis impulson al UEA, restinta ekster la uragano en la neŭtrala Svislando. Kaj duan impulson donis la skismo de la proleta esperantistaro en 1921, kun la nasko de SAT. Jaron poste Parizo kaj Ĝenevo interkonsentis pri komuna kupolo de UEA kaj landaj societoj, kiun prezidis Edmond Privat dum kelkaj jaroj. Certe kontribuis ankaŭ la instaliĝo de Ligo de Nacioj en Ĝenevo.

Sub Edmond Privat, posteulo de Hodler (mortinta en 1920), UEA atingis sian apogeon, sed ankaŭ parabolis al sia krizo en la 1930aj. Tuta paĝo de "Heroldo de Esperanto" (kiu en la epoko de Teo Jung forte antagonismis al UEA) prezentos la ĉefajn etapojn de tiu historio.

[HeKo 351 7-B, 25 apr 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0167 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0620 s s 
  Total: 0.0787 s s