Esperanta Civito

Internacia Kongreso pri Giuseppe Peano

Itala Interlingvistika Centro aliĝas al la Internacia Kongreso pri Giuseppe Peano, en Torino komence de oktobro 2008. La kongreso disvolviĝos en du sekcioj: la unua specife pri matematiko, la dua turnita ankaŭ al interlingvistiko.

Post Graziadio Isaia Ascoli kaj lia Pasitelegrafia, la genia matematikisto Giuseppe Peano estis la plej grava itala kontribuinto al la historio de interlingvistiko, almenaŭ ĝis la unua mondmilito. Lia "Latino sine flexione" estis la definitiva produkto de "Academia pro Interlingua", kiu daŭrigis la laborojn de "Kadem Volapüka".

Inter la organizantoj de la kongreso estas prof. d-ro Fabrizio Pennacchietti, kiu interalie responsas pri la oficiala kurso de interlingvistiko kaj esperantologio ĉe la sama universitato. La ĉi-jara semestro kontentige okazis, kaj jam duono de la studentaro ekzameniĝis.

[HeKo 352 3-B, 30 apr 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0627 s s 
  Total: 0.0756 s s