Esperanta Civito

La subteninda lernejo de TIETo

"La gelernantoj de ZAMENHOF estas vere eksterordinaraj", miris instruisto kelkajn minutojn antaŭ la proklamado de la rezultoj de provekzameno organizita de UFEPLAT por la lernejoj-membroj. La instruisto partoprenis la lastajn laborojn pri la rezultoj kaj trovis, ke Institut Zamenhof pliafoje estas ĉe la pinto.

UFEPLAT estas la federacio de privataj lernejoj en Togolando, al kiu aliĝis ankaŭ Institut Zamenhof. Por prepari la gelernantojn por la jarfina ekzameno ŝtata, UFEPLAT organizis provekzamenon tra la lando. Estis pluraj grupoj, kaj Institut Zamenhof estis en la grupo de ok lernejoj en la ĉefurbo Lomeo.

La lernejoj Le Pari, Adodo, Institution Montesquieu, Institut Zamenhof, Belle Lagune, Middas, Mon Devoir kaj Saint Ciriaque prezentis respektive 46, 66, 34, 28, 13, 26, 32 kaj 35 kandidatojn. La rezultoj montris entute 23 sukcesintojn el 278. El tiuj 23 sukcesintoj, Institut Zamenhof kaptis 11, Adodo 4, Mon Devoir kaj Saint Ciriaque po 2, Middas 3 kaj Institution Montesquieu 1. Neniu sukcesis en la aliaj lernejoj. La unuan rangon okupis la sola sukcesinto de Institution Montesquieu dum la dua, tria kaj kvara estas de Institut Zamenhof.

Nun estas ne granda la miro, ĉar ĉiuj jam konscias pri la laboro farata en Institut Zamenhof. Tamen oni ĉiam scivolas pri la kialo de labormetodo. "Mi ie legis, ke Esperanto plilongigas la vivon de esperantistoj, ĉar multaj estas pli ol 80-jaraj. Certe homoj nun pensas, ke Esperanto ankaŭ pli diligentigas gelernantojn, ĉar iu klarigis la sukceson de IZo-gelernantoj, dirante : "ĉu ne en tiu lernejo oni instruas ankaŭ Esperanton? La gelernantoj multon lernas, kaj tial ilia cerbo havas multe pli da forto por kapti multon. Jen do la gelernantoj estas inteligentaj kaj diligentaj".

Vere, la gelernantoj mem de IZo estas tute ne kontentaj pri la rezultoj kaj diras, ke oni ne bone korektis iliajn taskojn. Tio ja estas kutima diro ĉe malsukcesintaj gelernantoj, sed oni povas kredi kion diras IZo-gelernantoj ĉar eĉ instruistoj konfirmas tion. Certe la ŝtata ekzameno de junio pravigos ilin, kaj ZAMENHOF kun Esperanto ĉiam lernata en la lernejo plu pruvos, ke inter esperantistoj plejparto estas ege inteligentaj kaj diligentaj.

Eblas adopti lernejanojn de Institut Zamenhof, kun financaj malfaciloj. La Civita Banko volonte informas pri la maniero. La lernejo apartenas al TIETo, paktinta establo.

(fonto: KOMACE)

[HeKo 352 9-B, 6 maj 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0121 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0369 s s 
  Total: 0.0490 s s