Esperanta Civito

Pekinistoj kaj Tibetemaj en Esperantio

Kiuj defendas la rajtojn de Tibeto en Esperantio? Certe la Konsulo de la Esperanta Civito, ankaŭ ĉar al tio lin devontigas rezolucio unuanime aprobita de la Senato lastan aŭguston (la ruĝa grupo ne partoprenis en la baloto).

Tibetema estas ankaŭ Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj, per deklaro de sia prezidanto, Daniele Vitali. Nia plej tibetema retejo estas tiu de Gebeleizis, rumano (huculo) vivanta en Nov-Jorko. En lia www.bendisplanet.blogspot.com situas amaso da interesaj informoj kaj bildoj pri Tibeto.

Kompreneble Pekino uzas esperanton plede al sia politika vidpunkto: la retejo de "El Popola Ĉinio" kaj la esperanto-elsendoj de Ĉina Radio Internacia klopodas mobilizi la apogon de la esperantistaro. Al ili referencas ankaŭ Raporto.info, la ĉiutaga novaĵagentejo fondita de panama esperantisto kaj donacita al ĉinoj (togolandanoj malfrue vekiĝis).

Sed ankaŭ nedungitoj de la ĉina ŝtato mobiliziĝas en Esperantio. La plej arda subtenanto de Pekino estas la prezidinto de UEA Renato Corsetti. Sur lia linio estas pluraj komunistoj, precipe tiuj kun rilato al Kubo. Vilhelmo Lutermano tradukadas pekinismajn artikolojn en "Le Monde diplomatique". La pekinistoj precipe emfazas la "fian feŭdecon de la antaŭa epoko". Ili diskonigas pri tio en “neŭtralaj” diskutlistoj: tiel agis interalie Luìs Còrdova (meksikano kun kuba edzino) ĉe Meksika Esperanto-Federacio. Plejparte la UEA-anaro akceptas tion tute pasive. Kaj SAT? Nenio.

[HeKo 353 2-A, 7 maj 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0436 s s 
  Total: 0.0570 s s