Esperanta Civito

Produktita la unua jubilea medalo

Estas jam produktita la unua el la tri medaloj aprobitaj de la Civita Parlamento, honore al la zamenhofa kaj literatura esperanto-jubileo 2009: temas pri arĝenta medalo kun la vizaĝo de Zamenhof profile, kaj la blazono de la Esperanta Civito reverse, laŭ dimensio egala al la svisa kvinfranka monero. Ĝi rememorigas la arĝentajn spesmonerojn de 1912 (kie la blazono praktike identas al tiu de la Esperanta Civito).

La medalo estos prezentita unuafoje al la publiko en Vilno, okaze de la Tutmonda Ĵurnalista Konferenco. La medalo, realigita de juvelisto kaj artforĝisto kiu havas la esperantan civitanecon, estas aĉetebla kontraŭ kvindek eŭroj ĉe Fonduso Pro Esperanto. Ekde 15 decembro 2009 ĝi estos rekonvertebla al eŭroj, kaj cirkulados kiel 50-eŭra monero en la Esperanta Civito: per ĝi eblos pagi abonojn ĉe LF-koop, tranoktadojn ĉe KCE ktp. Per tio Fonduso Pro Esperanto fariĝos kvazaŭ emisia banko. Do estos kaj numismata kaj kuranta valoro.

La medalo/monero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 353 6-C, 14 maj 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0200 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.0623 s s