Esperanta Civito

Literatura konkurso Liro 2008

La revuo "La Ondo de Esperanto" denove invitas partopreni en la tradicia literatura konkurso Liro, kiu proponas kvin branĉojn: 1) originala prozo; 2) originala poezio; 3) traduka poezio: Pjotr Vjazemskij "Druzjam" www.esperanto.org/Ondo/Liro08-3.htm 4) traduka prozo: Valerij Brjusov (el la rusa) "Bemolj" www.esperanto.org/Ondo/Liro08-4.htm 5) traduka prozo (el la angla): Jack London. "Aloha Oe" www.esperanto.org/Ondo/Liro08-5.htm .

En la branĉoj 1­ kaj 2 oni rajtas partopreni per ne pli ol tri verkoj. Sendu kvar tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ­ klare skribitajn ekzemplerojn de la konkursaĵo al la sekretario de Liro, Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, abon. jak 1205, Ruslando). La konkursaĵoj devos atingi la sekretarion antaŭ­ la 15a de oktobro 2008.

Subskribu vian konkursaĵon per pseŭ­donimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseŭ­donimo, aŭ­tenta nomo kaj poŝta adreso. Oni povas sendi la tekstojn kaj slipojn ankaŭ­ rete, en apartaj mesaĝoj, al la adreso sezonoj@yahoo.com. Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj estis publikigitaj aŭ premiitaj en aliaj konkursoj.

La laŭreatoj ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La rezulto estos anoncita je la Zamenhofa Tago 2008. La organizanto ĝis la 1a de januaro 2011 havos la ekskluzivan rajton de la unua publikigo de la ricevitaj konkursaĵoj en "La Ondo de Esperanto" kaj elektronike. La kopirajto restas ĉe la aŭ­toro, kiu konsentas cedi ĝin senpage al la organizanto en okazo de libroforma eldono.

Halina Gorecka, sekretario de Liro-2008

[HeKo 356 8-A, 18 maj 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0672 s s 
  Total: 0.0817 s s