Esperanta Civito

Nova etapo por la Esperanta PEN

La Asembleo de la Esperanta PEN-Centro en Vilno (29 majo 08) kunigos preskaŭ duonon de la membraro por pritrakti gravajn demandojn por la perspektivoj de la sola organizo de profesiaj verkistoj, redaktoroj kaj eldonistoj en la transnacia lingvo.

Inter la diskutotaj punktoj apartan atenton meritas la situacio interna al PEN-Klubo Internacia, kie la franca centro (prezidata de Sylvestre Clancier) alvokis al bojkoto de la mondkongreso en Bogoto (septembro 2008). La problemo originas el la pasintjara konflikto ĉirkaŭ la invito de la meksika centro kongresi en Oaxaca; la invito estis akceptita jam en 2005, kaj konfirmita en 2006, sed pro perturboj en tiu urbo la majoritato interna al PEN Internacia (kie la plej influa nukleo estas la komitato pri verkistoj en prizono, kvazaŭ ekstera branĉo de Amnestio Internacia) proponis nuligi la kontrakton kun la meksika centro. S-ro Clancier estis la sola membro de la internacia estraro kiu kontraŭis la proponon. La Esperanta PEN klopodis pri mediacio, sed la kolizio en la kongreso ne estis evitebla. Tie c-ano Silfer estis la plej efika defendanto de la rajtoj de Meksiko, kio malhelpis humiligon al la meksikaj gekolegoj, kvankam la kongreso aprobis la nuligon de la kontrakto. Nature, kiam oni rakontas ke, pro nesufiĉa demokratio en meksika ŝtato, PEN Internacia preferis Kolombion, ĉiu ridas.

La Asembleo en Vilno pritraktos diversajn temojn, pli esperantajn kaj pli esperigajn: tri el ili koncernas literaturajn premiojn. Temas pri la PEN-premio "La Verko de la Jaro", pri la eksterordinara reokazigo de la Internaciaj Floraj Ludoj je la baldaŭa centjariĝo, pri la kandidatigo de Marjorie Boulton al la Nobel-premio. En la menuo estas la partopreno en aliaj kongresoj, kiel WALTIC fine de junio 2008, kaj la organizo de la Eŭropa Literatura Konferenco en julio 2009, honore al la centa datreveno de la agnosko pri esperanto kiel literatura lingvo fare de la esperantistaro mem (la oficiala agnosko fare de la ne esperantistaro okazis en septembro 1993 dum la PEN-mondkongreso en Santiago de Kampustelo).

Necesos ankaŭ elekti la novan Komitaton. El la tri elirantaj membroj, nur c-ano Ljubomir Trifonĉovski rekandidatiĝis, pormomente. Du novaj kandidatoj anoncis sin, unu el okcidenta kaj alia el orienta Eŭropo. Ĉiuj membroj de la Esperanta PEN loĝas en Eŭropo, escepte de du en Afriko.

[HeKo 357 1-B, 20 maj 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0437 s s 
  Total: 0.0572 s s