Esperanta Civito

Esperanto 121-jara

Esperanto atingas hodiaŭ sian 121an jaron. Hodiaŭ estas festotago por la esperanta popolo, la Tago de la Esperanta Lingvo. La 2an de junio 1887 la cara cenzuro permesis la preson de la manuskripto "Lingvo Internacia" de iu Doktoro Esperanto.

Estas mirige, ke la rusa aŭtoritato donis tiun permeson, kaj eĉ por pseŭdonime kaŝita aŭtoro. Mirige, precipe pro la klariga teksto en la rusa lingvo, kiu deklaras: "La diferenco de la lingvoj prezentas la esencon de la diferenco kaj reciproka malamikeco de la nacioj, ĉar tio ĉi antaŭ ĉio falas en la okulojn ĉe renkonto de homoj: la homoj ne komprenas unu la alian kaj tial ili tenas sin fremde unu kontraŭ la alia [...] Kiu unu fojon provis loĝi en urbo, en kiu loĝas homoj de diversaj reciproke batalantaj nacioj, tiu eksentis sendube, kian grandegan utilon alportus al la homaro lingvo internacia, kiu, ne entrudiĝante en la doman vivon de la popoloj, povus, almenaŭ en landoj kun diverslingva loĝantaro, esti lingvo regna kaj societa."

Ŝajnas legi priskribon de la cara imperio. Kaj se la lingvo de Doktoro Esperanto fariĝus la komuna lingvo inter la nacioj en la imperio, tiam la rusa regresus al lingvo de la sola rusa nacio, ne plu estus la oficiala lingvo de la imperio. Certe la rusa registaro ne deziris tion. Kial do la cenzuro pretervidis tiun revolucian perspektivon? Ĉu ĝi taksis la deklaron tute sensenca?

Efektive la plej sanga konflikto de la XIX jarcento okazis inter samlingvanoj kaj samnacianoj: la usona secesia milito. Tio povus sufiĉi por rideti pri la teorio de Doktoro Esperanto. Sed la aŭstra sociologo kaj historifilozofo Ludwig Gumplowicz priskribis la historion kiel interetnan batalon, kun la ŝanco ke en adekvata konjukturo la batalantaj etnoj kreas pacon inter si. Kiel atentigis sen. Bertil Nilsson en sia verko "Esperanto: Homoj kaj Ideoj", Gumplowicz serĉis regulecon kun karaktero de naturleĝo en tio. Kiel sociologo, Gumplowicz estis kontenta esplori la leĝojn. Sed Zamenhof pretis uzi ilin por ŝanĝi la historion laŭ sia maniero, same kiel teknikisto uzas sian scion pri la leĝoj de fiziko por plibonigi la vivkondiĉojn de la homaro. Ĉu vere la rusa cenzuristo ne rimarkis tion?

Krome, Lazaro Ludoviko Zamenhof estis jam konata al la cenzuro, pro siaj cionismaj artikoloj, kadre de la agado por la movado Ĥibat Sion, kiu kolektis monon por financi la elmigradon de judoj al Palestino. Ĉu vere neniu cenzuristo rimarkis, ke la tuta ideo de Lingvo Internacia estas kuplita al la solvo de la hebrea demando? Aŭ, tute aliflanke, ke ĝi odoras je tolstojanismo? Ne hazarde, judoj kaj tolstojanoj formos la nukleon de la frua esperantismo en la rusa imperio.

La 2an de junio 1887 (21an de majo laŭ la ortodoksa kalendaro) okazis miraklo: ŝtata oficisto ne rimarkis, kia bombo pasas inter liaj manoj. Aŭ eble li pensis, ke ĝi neniam havos prajmon. Prajmigi tiun bombon ja estas la tasko de la esperantistaro, kiu tiam ankoraŭ ne ekzistis.

Giorgio Silfer, konsulo de la Esperanta Civito

[HeKo 357 8-C, 2 jun 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0441 s s 
  Total: 0.0576 s s