Esperanta Civito

La dueca karaktero de la konsula prezido

En la du branĉoj de la Civita Parlamento ekzistas unu komuna prezidanto: la Konsulo. Sed la karaktero de tiu prezido ne estas la sama en ambaŭ branĉoj.

La Konsulo, elektita al la Senato kiel kandidato n-ro 1 de la gajninta listo, estas la efektiva gvidanto de la Senato. La majoritato sur kiu li sin apogas estas klare difinita, li rajtas atendi de ĝi lojalecon kaj pravas instigi ĝin al politika kohero, des pli ke temas pri ĵurintoj.

En la Forumo la Konsulo estas nur la konstanta tagprezidanto de la asembleo de la paktintaj establoj: li kunordigas la konferencon de la dudekkelkaj egalrajtaj paktintoj, stimulas al internaj partnerecoj, intensigas la integriĝon kulturan kaj ekonomian, sed ne la strukturan kaj politikan. En la Forumo ne ekzistas klare difinita limo inter majoritato kaj opozicio, krom en la loza kaj potenciala diverĝo inter la ekonomie fortaj establoj (nuntempe la "svisa akso" KCE-LFkoop) kaj la pli periferiaj aŭ ekonomie malfortaj; kaj neniu forumano ĵuras fidelecon al la Konstitucio.

Simile okazas por la prezidanto de la Eŭropa Konsilio en Bruselo (kiun vi ne konfuzas kun Konsilio de Eŭropo en Strasburgo): Monsieur l'Europe (genre kontraŭdira difino) celas la atingon ne de strategiaj decidoj, sed de efikaj kompromisoj inter la dudekkelkaj membroŝtatoj. Grava diferenco tamen estas: en la Esperanta Civito la pariteteco de la Forumo garantias federan sistemon, dum en Eŭropa Unio mankas federeco, ĉar la Konsilio ne estas perfekte pariteta organo.

Por marki la distingon inter la roloj de Senatestro kaj Forumestro, la Konsulo povus lasi al la Vickonsulo la taskon prezidi la Foruman sesion. Ja la Vickonsulo ekde 2002 ĉiam responsas pri internaj aferoj, inkluzive de la rilatoj kun kaj inter la paktintoj. Sed se en la Senato la aŭtoritato de la Konsulo originas el la voĉoj de la balotinta popolo, en la Forumo la prestiĝo de la prezidanto originas de liaj rektaj kontaktoj kun la establoj en la kvar kontinentoj (alestaj en la Pakto). Do la natura tagprezidanto de la Forumo devas esti la persono kiu plej bone konas la geografion de la Pakto. Aldone, dum en la Senato la Konsulo rajtas peti la Vickonsulon prezidi, kaj tamen plu partopreni en la sesio, eĉ voĉdoni, en la Forumo se la Vickonsulo prezidas la Konsulo ne plu rajtas preni la parolon: li sidas apud la gesenatanoj kiel observanto inter la observantoj.

Fine, komuna prezidanto estas ĉarnira punkto inter la du profiloj de la Pakto: unuflanke anta konsorcio de kolektivoj, aliflanke onta subjekto de internacia juro bazita sur individuoj.

Ankaŭ en tio la Ĉarto de Sabloneto montras la sagacon de la promulgintoj.

[Heko 358 7-C, 13 jun 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0780 s s 
  Total: 0.0922 s s