Esperanta Civito

Zsófia Kóródy senvualigas la krizon de ILEI


Kun bedaŭro mi [Zsófia Kóródy], ĝisnuna vicprezidanto, kaj sekciestro kaj komitatano de la plej granda Landa Sekcio de ILEI (Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj, AGEI) devas informi vin pri la problemoj en Internacia Ligo de E-Instruistoj, kaj raporti pri tio, kion mi konstatis kiel estrarano (kaj ankaŭ kiel sekciestro kaj komitatano) en la lastaj tempoj.

ILEI laboras de du jaroj sen ajna financa raporto al sia estraro, al sia komitato, kaj sen buĝetplano. Financoj ne traktitaj dum: a) estrarkunsido: aŭtuno 2006, b) reta estrarkunsido: printempo 2007, c) komitatkunsido 2007 (Japanio), d) reta estrarkunsido: aŭtuno 2007, e) estrarkunsido: printempo 2008. Laŭ interkonsento Universala Esperanto-Asocio donas jaran subvencion al ILEI. UEA-estraro atentigis, ke ILEI ne sendis subvencipeton por 2007 kaj 2008.

Resume (la paragrafojn mi citas el la Statuto (S) kaj Interna Regularo (IR) ):
1. ILEI ne laboras laŭ la Statuto kaj la Interna Regularo (IR 7.2.5). La skribaj raportoj de la sekretario [Atilio Orellana Rojas] kaj de la estrarano pri financoj kaj la buĝeto [Sjoerd Bosga] estas sendataj al la komitatanoj minimume tri monatojn antaŭ la komitatkunsido (okazis nek en 2007, nek en 2008).

2. Ne estas klare, kio okazas al la mono de niaj sekcioj, de nia membraro. La kasisto ne raportis, ne raportas al la estraro kaj al la komitato de preskaŭ du jaroj (IR 7.2.2.3). La estrarano pri financoj registras ĉujn en- kaj elspezojn de la Ligo, zorgas pri la enkasigo de la kotizoj, faras la financan jarraporton kaj la buĝeton por la sekva jaro kaj sendas
tiujn dokumentojn al la komitatanoj (okazis nek en 2007 nek en 2008)
Tamen:
- evidentiĝis, ke la sekretario de ILEI kaj kelkaj estraranoj havas internajn informojn pri financoj, kiujn ili jam de jaroj kaŝas de aliaj estraranoj, de la komitato kaj la membraro
- kelkaj estraranoj mem (aŭ iu iam iel) decidas pri ILEI-eldonaĵoj, subvencioj, ktp. sed
- nenie aperis raporto, kiu faro, ago kian financan konsekvencon havas.
Mi pensas, ke kaj la sekciestroj, kaj la komitatanoj havas la rajton klare vidi. Kaj ili eĉ volas.

3. Antaŭ kelkaj jaroj AGEI (la plej granda Landa Sekcio) foje jam decidis ne plu pagi siajn membrokotizojn pro malklaraj financoj de ILEI kaj forlasis la Ligon. Kio okazas al la mono venanta de 83 ILEI-membroj el Germanio? (ILEI nun havas 588 membrojn, do ĉiu 7a estas el tiu landa sekcio.) Kaj kio al la mono de la aliaj sekcioj? Neniu financa raporto atingis tiun sekcion (nek aliajn!) de jaroj.

4. Jam antaŭ pluraj jaroj venis propono de iama (retiriĝinta sed verŝajne reaktivigebla) estrarano de ILEI: la hejmpaĝaro ne havas financan sekcion. Indas malfermi tion. Laŭ la propono devus esti informoj pri: Fondaĵoj kaj financo. Subaj temoj povas esti: Fondaĵoj: (kun priskribo kaj listo de donacintoj) / Buĝetoj kaj rezultoj: plurjaraj komparoj, grafikaĵoj ktp / Pag-manieroj.
Malgraŭ multaj mankoj, malaktualaĵoj, korektendaĵoj, eĉ ne aliaj estraranoj havas rajton je ŝanĝoj: la hejmpaĝaro estas maldemokratie sub la influo de la sekretario [Atilio Orellana Rojas], kiu decidas pri ILEI-aferoj laŭ siaj personaj malŝatoj kaj ŝatoj.

5. Por unu el la laboroj, rilatanta al miaj taskokampoj (E-centroj, instrukapabligado, ekzamenoj) estis bezonata garantio pri akireblaj financoj en 2007. La detala plano por tiu projekto vane estis prezentita al la ILEI-estraro. Pro la neklara financa situacio de ILEI, ĝi estis prizorgata de UEA.

6. Kun bedaŭro mi devas deklari, ke pro la daŭra manko de buĝetplano, pro la nekono de la financa stato de nia asocio, kaj sen havi enrigardon en la kason, mi [Zsofia Korody], vicprezidanto, estrarano de ILEI elektita de la Komitato, tiel ne povas konscience respondeci pri ILEI-agadoj. (S) 7.2.5 (la Estraro....) raportas kaj respondecas pri siaj agoj al la Komitato.

7. Mi plurfoje atentigis pri la mankoj nian estraron, kaj informis pri tio la observanton de UEA ĉe ILEI. La ILEI-estraranoj nomis min nefidinda estrarano, mi fariĝis celtabulo de akuzoj kaj riproĉoj. Venis rapida voĉdono pri tio, ke mi ne meritas esti vicprezidanto, t.e. ekz. anstataŭiganto de nia prezidanto. Miajn enestrarajn taskojn ili tuj disdonis inter si. Venis propono ankaŭ por forigi min el la estraro.

8. La kasisto de ILEI jam mem proponis sian demision. Se tion ne faros la aliaj estraranoj, mi petas la Komitaton fari la necesajn paŝojn, ke ILEI denove funkciu laŭ la Statuto kaj Interna Regularo.

Zsófia Kóródy,
via forigita ILEI-vicprezidinto

* * * * *
La nuna krizo estas superflua. La tuta ILEI-Estraro (inkluzive, do, de Zsófia Kóródy) estas delonge informita pri la fakto, ke kaj la Kasisto kaj la Kaskontrola Komisiono estas plenumantaj sian taskon por povi liveri al la Komitato de ILEI baldaŭ kunsidonta la dokumentojn, kiuj mankis por ilia prikonsidero.
(Atilio Orellana Rojas)

* * * * *
Katalin Kovats en intervjuo fare de Kalle Kniivilä, 22 decembro 2008: [Konsilio de Eŭropo] "kontentas pri tio, ke Esperanton reprezentas ne malgranda grupo, sed tutmonda asocio kun fakaj organizoj kaj kompetentaj kunlaborantoj."  Nu, vidu supre kiajn grandecon, fakecon kaj kompetenton...

[HeKo 359 6-A, 24 jun 08]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0463 s s 
  Total: 0.0605 s s