Esperanta Civito

Fina WALTIC-komuniko

WALTIC, la literatura mondkongreso, finiĝis hieraŭ. Dum kvar tagoj sescent aŭtoroj kaj kleruloj, tradukistoj kaj aktivistoj, el sume naŭdek landoj, manifestis la valoron de vortoj. Pli ol 350 subskribis la WALTIC-rezolucion por akceli alfabetigon, gardi esprimliberon kaj defendi aŭtor-rajtojn.  Sveda Verkista Unio estas plananta novan kongreson en 2010.

"WALTIC 2008 estas la unua ĉi-speca kongreso. Ni ĉiuj konsentas ke aŭtoroj kaj tradukistoj devas plu renkontiĝi kaj krei ĝeneralan opinion. Neniu decido estas jam alprenita kien kunvoki WALTICon 2010. Ni havas multajn proponojn el diversaj mondopartoj", diras  Mats Söderlund, prezidanto de Sveda Verkista Unio, iniciatinto kaj gastiganto de  WALTIC.

Dum la kongreso, cent dudek aŭtoroj el la tuta mondo prelegis, egalnombre virinoj kaj viroj. La egaleco spegulita en la preleglisto donis al ni startopunkton por diskuto pri la aŭtorina kondiĉo.

La specifaj bezonoj kaj kondiĉoj de virinoj povus esti la fokuso de  WALTIC 2010. Taslima Nasrim, Dubravca Ugrešic kaj aliaj iniciatis spontanan renkonton, kie fondiĝis verkistina reto: "WALTIC gender workshop". Sveda Verkista Unio kaj ĝiaj frataj organizoj kontribuos al la kampanjo "Savu la Infanojn", por akceli alfabetigo  kaj sekuran edukadon de infanoj en militareoj.

"La fakto ke tiel multaj WALTIC-partoprenintoj [interalie la tuta delegacio de la Esperanta PEN] subskribis la rezolucion por akceli alfabetigon, gardi esprimliberon kaj defendi aŭtor-rajtojn, montras ke la aŭtoroj kaj ilia literaturo havas gravan rolon por ludi. Libro povas doni al legantoj novajn perspektivojn kaj helpi nin kompreni unu la alian. Libro povas ankaŭ ŝanĝi la mondon", diras Mats Söderlund.
(oficiala gazetara komuniko)

[HeKo 360 3-B, 3 jul 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0172 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0480 s s 
  Total: 0.0652 s s